A Közlekedési Múzeum Évkönyve 8. 1985-1987 (1988)

III. RÉSZ • A Közlekedési Múzeum gyűjteményeiből 583 - Resumo 699

aŭtoro signifas la historio de la aŭtobustrafikaj entreprenoj de la urbo, sed la aŭtoro okupiĝas kompleksmaniere pri la ĉevalfervojo, funkciante de 1869, pri la vaporfunkciantaj fervojoj, pri la luĉaroj, luaŭtoj, taksioj kaj ankaŭ pri tramkonstruaj planoj. Post la historio de jaroj antaŭ kaj post la unua mondmilito, li skizas la trafikajn eventojn post la jaro 1918, ankaŭ la konsekvencojn de la tn. „trianona paco-kontrakto" ĝis la komenco de la 30 -aj jaroj. En la studo de Pál Rév sub la titolo „La historio de la konstruo de la publiktrafika aerodromo en Budaörs" konigas -post la internaciaj kaj enlandaj aviadhistoriaj antaŭaĵoj — tiujn kaŭzojn, pro kiuj la aerodromo-nomata Mátyásföld — jam ne sufiĉis por la aertrafiko kaj de la komenco de la 30-aj jaroj oni okupiĝis pri la konstruado de nova aerodromo. La aŭtoro prezentas la an­taŭaĵojn de la konstruado de aerodromo en Budaörs, kaj la establaĵojn de la-en 1937 malfermita­aerodromo. István Tisza sub la titolo „La hungarlingvaj trafikaj revuoj de la 1920 aj jaroj" prilaboras tiujn fakgazetojn, revuojn, kiuj aperis sur ĉiu tereno de la trafiko inter la jaroj 1920 kaj 1930. En alfa­beto li konigas la karakterizajajn indikojn de tiuj ci gazetoj, li okupiĝas pri iliaj enhavoj, kronikoj kaj li anoncas ankaŭ la magazenajn signojn de la Landa Biblioteko Széchenyi. En Hungario en 1987 oni inaŭguris tiun monumenton, starigas memoron al la iniciantoj de la enlanda aviado, al liaj heroaj bataloj. La laboraĵo de Pál Rév sub la titolo „La monumento de la hungara aviado" raportas pri la iniciatoj kaj la efektivigo direktante al la estigo de la monumento. Kócziánné D-rino Erzsébet Szentpéteri sub la titolo „Du jardekoj de la Internacia Asocio de la TrafikajMuzeoj (1968—1987)" résumas la agadon de tiu organizaĵo, kies unu fondinta membro estis la Budapeŝta Trafika Muzeo. La aŭtoro pli détale raportas pri la Budapeŝtaj aranĝoj, pri la 1969 kaj 1987 jaraj ĝeneralaj kunsidoj kaj konferencoj, plue pri la prezidantara kunsido en la jaro 1984. La aŭtoroj de la Ill-a parto de la jarlibro konigas tiujn pecojn de la Muzeo, generale en la kadro de pli mallongaj komunikajoj, kiuj el trafikhistoria, respektive muzeologia vidpunktoj estas famaj kaj valoraj kaj kiuj ankoraŭ ne aperis en la pli fruaj volumoj. Trafikhistoria kuriozo estas la 1865 jara permesdokumento de la planita kunliga fervojo inter Pest kaj Buda. Kvankam la fervojo en tiu ci formo en realiĝis, tarnen ĝia détale konigita enhavo kaj eksteraĵo estas fidela atesto de la epokaj rilatoj (D-rino Istvánné Dienes) . Pri fama peco de la muzea biblioteko okupiĝas la skribaĵo sub la titolo: „Fervojkono, la unua lemolibro de la enlanda fervoja fakkurso". La laborajon oni faris kiel lernolibron, tarnen ĝi estas rigardebla manlibro pri la fervojoj de la 1870 aj jaroj. La artikolo konigas ne nur la enhavon de la libro, sed ankaŭ la koncernajn samepokajn kri­tikojn (Jolán Barkóczi). Prominenta personeco de la hungara vaporlokomotiv-konstruado kaj Fabrikado estis Zsig­mond Kordina en la pasinta jarcento, kun kies vivo kaj agado okupiĝis malmulte la fakliteraturo. Tiu ĉi laborajo — kiu malkovras la vivovojon de Zsigmond Kordina — fariĝis el la dokumentoj kiujn oni gardas en la Muzeo (D-ro János Kovács). Unu el la originaj urbaj trafikveturiloj de la Muzeo estas la Szeged-a tramvagono, kies fervoj­linia nombro estas 34. La tramvagono bone reprezentas la nivelon de la fervoja tramvagonfabriko en la 1910-aj jaroj. Hodiaŭ ĝi estas videbla renovigite en la nova-en 1987 malfermita-konstruajalo de la Muzeo (Kovácsyné D-rino Ágnes Medveczki). Signifan rolón ludis en la historio de la ĉefurba trafiko la Budapest—Újpest—Rákospalota a Elektra Ŝosea Fervojo. Por tiu ĉi fervojo la unuan kromvagonon kies fervojlinia nombro estis 300, faris la Fervoja Vagonfabriko, nomata „Ganz és Társa" en 1895. Hodiaŭ la rekonstruita vagono estas videbla en la nova -en 1987 malfermita — alokonstruaĵo de la Muzeo (Kovácsyné D-rino Ágnes Medveczki). Unu el la samepokaj hungaraj veturilprojektantoj estis Nándor Hóra, kiu komence okupiĝis ĉefe pri bicikloj kaj motoraj 3 radaj veturiloj. Li faris en 1902 lian 4 radan veturilon, nomata: 701

Next

/
Oldalképek
Tartalom