A Közlekedési Múzeum Évkönyve 6. 1981-1982 (1983)

III. RÉSZ • A Közlekedési Múzeum gyűjteményeiből 653 - Resumo 735

tado de la 18—19 jarcentaj fruepokaj antaŭaĵoj li konigas tiujn esplorojn post la unua mondmilito, kiuj kondukis en 1936 al la fondiĝo de la Duna-marŝipada Akcia Societo. La aŭtoro akompanes la evoluon de la entrepreno, li prezentas ĝian veturilaron kaj produkton ĝis la fino de la dua mond­milito. La laboraĵo de Kocziánné d-ro Erzsébet Szentpéteri, sub titolo „La veturiloj de la fiakro-industrio" — aludante al la internacia evoluo-ellaboras la elformiĝon, evoluon de la hungarlanda fiakrado, plue la veturilojn por unu kaj du ĉevalaj (fiakro, kaleŝo) kaj ties ekspluatadon en la epoko antaŭ la unua mondmilito. La studo de Jolán Barkóczi sub titolo „La hungaraj fervojoj en la spegulo de la Ekonomiaj Gazetoj (1849—1866)" donas kromajojn al la fervojhistorio de 18 jaroj inter la venko de la liberecbatalo kaj kompromiso en la jaro 1867, prilaborite la fam-kaj artikolomaterialon de la oficiala bulteno de la Landa Hungara Ekonomia Asocio, kiuj donas informon pri fervojpolitikaj demandoj, pri plani­taj kaj efektivigitaj fervojoj. Ĉevalfervojaj linioj de la urbo Buda malfermiĝis du jarojn post la unua ĉevalfervojo de la urbo Pest. La studo de d-ro Ágnes Medveczki sub titolo „La Publikvoja Ferlinia Kompanio de Buda" malkovras la historion de elformiĝo, funkciado kaj ekspluatado de la retaro ĝis 1878, kiam sekve de la konstruo de la ponto Margit la linion de Buda transprenis la kompanio de Pest sub nomo Budapeŝta Publikvoja Ferlinia Kompanio. En sia skribajo István Tisza prezentas sub titolo „Albert Kenessey la unua signifa aganto de la hungara ŝipada fakliteraturo" la viv-vojon de unu interesa persono en la hungara trafika fakliteraturo kaj konigas la tiamajn, tre signifajn fakliteraturaĵojn. La subteraj fervojoj jam de komenco vekis grandan interesiĝon en Hungario kaj tial estas abunda ankau la enlanda fakliteraturo, okupante pri la eksterlandaj kaj poste pri la enlandaj trafikaj kons­truajoj kaj pri ilia ekspluatado. La studo István Tisza, sub titolo „La hungarlingva fakliteraturo de la subteraj fervojoj" malkovras kaj konigas tiun ĉi riĉan literaturan materialon. La studmaterialo de d-ro Istvánné Dienes, sub la titolo „Pligrandigaj planoj de la Trafika Muzeo komence de nia jarcento"konigas la projektojn, kiuj estas faritaj dum la jaroj post la organizo je Muzeo de la trafika halego de ekspozicio, kiun oni aranĝis en la Budapeŝta urba parko en 1896 je la memoro de la miljara ekzistado de Hungario. Tiuj projektoj celis la efektivigon de konstanta hejmo de la Muzeo, sed la unua mondmilito ĝian efektivigon malhelpis. La etŝpuraj, tielnomataj malgrandaj fervojoj-inter ili la arbaraj fervojoj-okupis signifan ekono­mian taskon en la trafiko de Hungario. La studmaterialo de Pál Ercsényi kaj d-ro János Kovács el la historio de arbaraj fervojoj, de Arbar­kaj Lignoêarpentada Entrepreno de Mátra publikigas la ĝis tiam esploritajn indikojn. László Winkler, sub titolo „Indikoj pri la historio de la memstara hungara aeroplan-industrio" post la fino de la unua mondmilito ĝis la mezo de la dudekaj jaroj akompanas la evoluon de la hun­garlanda aeroplan-fabrikado, prezentas la aeroplan-konstrukciojn el ĉi tiuj jaroj, kaj per novaj ĝis nun nekonataj indikoj plivastigas la historion de la industribranĉo. Hungario ludis pioniran rolon en la evoluigado de la „grand" fervoja elektra trakciado per al­tern-kurento. Mariann Koltai, en sia ellaboraĵo sub titolo „La unua epoko de la hungara fervoj­elektrizado : la historio de la trakcia sistemo de Kando per fazoŝanĝo" citas la esplorajn laborojn de unua grandfervoja, elektrizita linio kiu malfermiĝis en la jaro 1932 kaj la atingitajn rezultojn. En Hungario jam frue komenciĝis la iniciatoj al la ekfunkciigo de la aéra trafiko. La studo de László Winkler ellaboras la cirkonstancojn kaj funkciadon de la elformiĝo de la Hungara Aertrafika Akcia Societo, kiu estiĝis en 1922 ĝis la novorganizo, kiu okazis en 1928. La ellaboro de Sándor Bálint, sub titolo „La historio de la Budapeŝta Aŭtobustrafika Akcia Societo (BART)" malkovras détale la fondiĝon kaj funkciadon de tiu privata societo, kiu havis signifan rolon inter 1928 kaj 1936 en la plenumado de la amastrafiko, komence en la interna urbo, poste en la eksteraj distriktoj kaj sur la antaŭurbaj vojoj, kompletigante kaj helpante la agadon de la ĉefurba aŭtobus-uzino. György Molnár, sub titolo „La ĉefaj eventoj de la hungara riverŝipado inter 1935—1941" prezentas la ŝipadon sur la riveroj Duna kaj Tisza, kiu pluevoluigis la person-kaj vartransportadan agadon, la ŝipparkon de la Hungara River kaj Marŝipada Akcia Societo je la efiko de la milita konjunkturo dum la jaroj antaŭ la dua mondmilito. Unu heroa periodo de la novkonstruado post la dua mondmilito estas la anstataŭode la detruitaj pontoj, la novkonstruado de tiuj. La studo de OttóPetrik sub titolo „La historio de la ponto Kossuth" prilaboras la historion de la unua daŭra ponto, kiun oni konstruis dum 8 monatoj kaj oni trans­donis ĝin al la trafiko en januaro 1946, poste sian taskon plenumante oni malkonstruis ĝin en 1960. La artikolo de Pál Rév sub titolo „Elektado el la enlanda gazetaro pri la novorganizo de la aertra­fiko post la liberiĝo" publikigas elektaĵon. Tiuokaze el la gazetarraportoj li komunikas la funkciadon de la Hungara Soveta, Publika Aertrafika Akcia Societo, kiu estas kiel daŭrigo de lia studo, aperinta en la iV-a jarlibro de Muzeo. La autoroj de la III-a parto de la jarlibro-en la kadro de pli mallongaj studoj — prezentas fam­736

Next

/
Oldalképek
Tartalom