Somogyi Múzeumok Közleményei 5. (1982)
Olsvai Imre: Megemlékezés Kodály Zoltánról
MEGEMLÉKEZÉS KODÁLY ZOLTÁNRÓL 131 IMRE OLSVAI: REMEMORO PRI ZOLTÁN KODÁLY (Inaugura parolo de la festa Kodály-koncerto la 20-an de decembro 1982. en Teatro Gergely Csiky en urbo Kaposvár) Ci-loke jam antaŭ kvardek jaroj en la printempaj koncertoj de la knaba gimnazio eksonis la SIKULA LAMENTADO de Kodály, la ĥoroj de renesancaj majstroj kaj korusaj komponaĵoj de la plej bonaj disĉiploj de Kodály. Ci tiun salonon post kelkaj jaroj plenigis la riproĉa tondro de JESUO KAJ LA UZURPISTOJ, la pieco de VESPERA KANTO kaj la vivĝojo de DANCOJ DE MAROSSZÉK, alivorte ci tien hejmentrovis la veraj sonoj de Zoltán Kodály kaj de la hungara popolmuziko. Tio estis tiutempe ja kuraĝa ago, aktivá manifesto kontraŭ la konservativa, duondiletanta kulturpolitiko kaj kontraŭ la postrestinta, nekulturita publika gusto. Sed la disĉiplo de KocMZy-disciploj D-ro Emïl Gelléri, gimnazia profesoro surprenis la vortojn de Kodály kaj eê realigis ilin konvene al siaj ebloj. Jam en la gimnazia j kantohoroj stele ni surbenkigis la kantlibron de du disĉiploj de Kodály, la "Kantantan Abocon" — kiu ne rolis en la studprogramo —, kaj el ĝi ni lernis la unuajn aliregionajn kaj praajn hungarajn popolkantojn. En la korusaj provoj ni alprenis laŭvice la verkojn de la granda koruskomponistoj, kiujn sukcese povis prezenti ankaŭ knaba-gea koruso. József Nyakas la posteulo de Emil Gelléri povis labori post 1946 jam inter multe pli avantaĝaj cirkonstancoj. Li instruis kaj estris la kánonon BOLAS LA MONDÓ, kiun verkis Kodály al la poemo de Dániel Berzsenyi. Eble ne estas hazarde, ke iliaj disĉiploj estis Ernő Lendvai, jam mondfama estetikisto de la stilo de Bartók kaj Kodály; András Fodor la muzike alte kulturita poeto distingita per premio Attila József; au la direktoro de nia muzika lernejo György Merényi, kiu en 1957 inter ĉi tiuj muroj prezentis la tre malfacilan КосШу-koruson, la MIRAKLON DE DIO de Petőfi. Do la hodiaŭa festő havas tradiciajn radikojn. Sonis ĉi tie jam kanto, fortepiano, eĉ koruso laŭ la muziknotoj de Kodály; ni ne haste preparis nin por ekzameniĝi antaŭ Li. "Nian unu manon tenas la nogaj-tataro, la vitjako kaj la ĉeremiso — la alian Johann Sebastian Bach kaj Giovanni Pierluigi de Palestrina." Kodály tiel resumis la taskojn de nia muzika kulturo. AI tiu história programo li kontribuis per sia propra vivoverko. Per unu mano Li savis, fiksis kaj studis la jam-jam pereantajn trezorojn de nia muzika gepatra lingvo — per la alia Li kreis renoviĝintan muzikan arton. Kaj ĉi tie haltas la metaforanta fantazio, car Li entreprenis la trian, eĉ la k varan taskojn: prilabori la teorion de la publika muzika edukado kaj startigi la hungaran lingvokulturadon. En sia komponista laboro Li realigis la sintezon de du grandaj esprimkulturoj : de la neskribita popoltradicio kaj de la serioza arta muziko — tion li plenumis kuné kun sia amiko kaj kunbatalanto Béla Bartók. Ilia duopo estas elstara ne nur en la hungara muzika kulturo, sed en la tuta hungara kulturhistorio kaj en la muzika kulturo de la tuta mondo. Eĉ ne estas troigo konsideri ilin la du plej grandaj hungaroj de la 20-a jarcento. Post la poeto- kaj pentristo-gigantoj de la pasinta jarcento kaj de la nuna jarcento-komenco du muzikisto-steloj ekbrilis sur la firmamento de nia nacia kulturo, kiuj per sia verkaro kaj nivelo de sia krea vivo akiris la estimon de la tuta kulturita mondo. Ni, loĝantoj de Somogy havas kontakton kun Kodály ne nur tiel generale. Ni povas danki al Li la plurvoĉan eksonigon de konkretaj melodioj kaj tekstoj el Somogy, ilian maturigon je arta muzika konfeso. Jam en la unuaj popolkantoj eldonitaj en 1906 kun fortepiana komponaĵo, kiujn li aperigis kuné kun Bartók — dek kantoj estis prilaboritaj de Bartok kaj dek far Li —, el tiuj dek estas du kantoj el Somogyszob, unu el Kaposfüred, ĉiujn tri kolektis Béla Vikár. Ili estas laŭvice: betjara balado: "Johaĉjo Kano", kanto de kaptito "Adiaŭ, mia naskotero" en ritmo de Kalevala kaj tria estas vinkanto "Malgo jo, for de mi". Ili prezentas tri vizaĝojn de la homoj en Somogy. Post du jaroj la juna Kodály denove sonigas melodion kolektitan de Vikár en Somogyszob, sed ĝi ne estas mallonga fortepiana muzikaĵo simple harmoniigita, sed Li verkäs variaciojn en la UNUA ARCKVARTETO. Tiun melodion ni êiuj konas kun la teksto "Lement a nap a maga járásán" ('Subiris la sun' laŭ sia vojo'). Lige al tio mi rakontas mian interesan travivaĵon pri Somogy, bedaŭrinde Kodály ne ĝisvivis tion. Printempe en la kuranta jaro la Universitata Teatro kaj la Radio aranĝis tri memorprogramoj pri Kodály en Budapeŝto. En ĉiuj rolis denaska popolartisto kaj popola kantsocieto, instruita juna popolartisto, profesia kaj duonprofesia muzikistoj kaj koruso j, tiel ĉiu programo reprezentis iun grandan regionon; ankaŭ la kompozicioj estis naskiĝintaj el la voĉo de la koncerna regiono. En la Transdanubia programo la originalan popolmuzikon reprezentis oĉjo Imre Tóth popolartisto el Kisbárapáti kaj la Pavorondo de Karád; la apenaŭ prilboritajn prezentis la orkestro de la Popola Ensemblo de Departemento Fejér, la Kodály-verkojn inspi-