Somogyi Múzeumok Közleményei 5. (1982)
Olsvai Imre: Megemlékezés Kodály Zoltánról
132 OLSVAI IMRE ritajn de Transdanubio interpretis la Artensemblo Honvéd, la Virina Koruso Katanics kaj la Kodály Arĉkvarteto. Antaŭ ol aŭdiĝas la arĉkvartetaj variacioj laŭ la melodio el Somogyszob, la programgvidanto Lajos Vass kantigis la bazan temon de la variacioj "Lement a nap a maga járásán". La publiko kantis, ankaŭ oĉjo Imre Tóth tre bele, poste ankaŭ li en pia silento aŭskultis la arĉkvarteton. Li sidis apud mi, do mi povis lin facile observi, kiel disciplinite kaj senmove li auskultas la plurvoĉan, foje-foje polifonan komponistán lingvajon, kiu estas por li versa j ne malfacile komprenebla. Tiel ĉe la kvina-sesa variáció li klinas sin al mia orelo kaj f lustras: "sed ili priarĉas la saman kanton, kiun ni Jus diris!" Li rekonis la popolkantan temon spite al la komplika voĉlinio de la komponaĵo. La plej grandioza konfeso-vico de Kodály, kiu plej forte flamigis niajn korojn estas la triopa verko "ALFLUGIS LA PAVO". La trovloko Surd apartenis al departemento Somogy ĝis 1950, kaj la iama kantisto — laŭ la rememoro de la posteuloj — ellernis la kanton en la ĉardo de Fortikaĵo Szigetvár, eble antaŭ 90—100 jaroj. Kodály kondukis nian melodion kaj parte ankaŭ la teskton de la popolkanto-rojo en Somogy ĝis la muziko-oceano de la mondo. Eĉ en Lia vivoverko estas escepta tiu krea riêeco kaj rapideco, kiel Li dum 3—4 jaroj post la kolektado verkäs tri ĉef ajn kompoziciojn, tri verkistajn konfeso-variantojn. Por kantantaj infanoj duvoĉan ekzercon, Bicinium-on, en kiu aŭdiĝas la du strofoj kolektitaj en Surd. Por plenkreskaj korusoj laŭ tiu melodio Li muzikigas la revolucian poemon de Endre Ady; fine Li verkäs por simfonia grandorkestro variacian komponaĵon, en kiu Li eksplikas sen vortoj en la lingvo de la sonoj ĉiujn kaŝitajn enhavojn de la Pavo-melodio kaj Pavo-teksto. Ankaŭ dum la vespero de la vivo Li brakumis al si la melldiojn de Somogy. En la SEPDEK SEP DUVOCAJ KANTEKZERCOJ, aperinta jam post Lia morto, unu parto estas komponita laŭ la melodio de "Hála Isten, makk is van" (Dank' al Dio, estas ankaŭ glanoj') kaj tri variacioj laŭ tiu de "Bolhási Kata". En tiu postmorta SEPDEK SEP li ekstreme atestis pri siaj multdirekta interesiĝo kaj homamo. 47 parto j el 77 konstruiĝas laŭ la melodio j de la kelkmil-persona praloĝantaro de la Japanaj insuloj, laŭ tiuj de la ajnuoj.. La ĉi-j are en junio finita laborkolektiva esploro, kiun ni faris kvinope, montris, ke Kodály ĉerpis temojn al siaj verkoj el la muziko kaj poezio de пай popoloj. Li prilaboris krom la hungaraj slovakajn, rumanajn, kroatajn, finnajn, ĉeremisajn, ĉuvaŝajn, ajnuajn kaj ciaganajn melodiojn kaj tekstojn. Al ili ni aldonu liajn proprajn melodio-temojn al fremdlingvaj tekstoj, kaj la hungarlingvajn, respektive sentekstajn verkoj n, kiuj karakterizas kaj alvokas fremdajn popolojn-pejzaĝojn-verkistojn. Iliaj temoj kaj scenejoj estas malnov-greka, latina, itala, franca, angla, norvega, hebrea, araba kaj germana. La interesiĝo de Kodály malfermiĝas al spaco kaj paralele ankaŭ al tempo: li reiras en la hungaran kaj Eŭropan paseon. Tiu ĉi malfermiĝo, tiu ĉi elrigardo tarnen ne malfortigas, sed firmigas lian fidelon al la gepatra kulturo kaj liajn hungaraj n radikojn. Same kiel la scio kaj kono, la travivado de fremdaj lingvoj kaj poetoj ne malfortigis la patriotismon de la plej hungara poeto János Arany, plej granda artisto de la hungara lingvo, simile ankaű la patriotismo kaj arto de Kodály firmiĝis pere de la vizitoj al aliaj popoloj. Lia kvardimensia vivoverko estas ne nur grandioza donaco por ni, ĝi ne nur faras nin feliĉaj kaj fieraj, sed samtempe eĉ devigas nin ĉiujn fariĝi Liaj disĉiploj, devigas nin sekvi Lian vojon. Kiel fari tion? Ni ne de vas ĉiuj fariĝi profesiaj muzikistoj, ni devas simple nur akcepti kaj internigi en nian animon, fari organika parto de nia senta vivo ambaŭ branĉojn de la bona muziko. La veran popolan muzikon de simplaj formoj, kreita de buŝa tradicio — kaj la komplikán seriozan artan muzikon de plurvoĉaj formoj кип grandioza konstruo. Oni devas komenci ĉe la lokaj tradicioj kaj enlanda arta muziko — kaj oni devas daŭrigi la vojon konatiĝante кип kiel eble plej multaj verkoj de fremdaj popoloj kaj komponistoj. Se la konatiĝo nerimarkite fariĝas amo — tio per humanismo kaj kulturo riĉigas, transformas kaj plibonigas la ŝatantojn de la bona muziko — tiam realiĝos la granda sonĝo kaj granda piano de Kodály. Laste mi citas Liajn vortojn pri Bartók, kiuj validas ankaŭ pri Li: ,,Se Lia arto konkeros iam ankaŭ tiujn, ce kiuj ĝi originas: la laborantan popolon, kaj tiu komprenos ĝintiam ekzistos hungara muzika kulturo, tiam estos la popolo vere feliĉa!"