Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Andrássy Antal: Felderítő és információs jelentések a Kmety hadosztálynál 1849 nyarán.
242 ANDRÁSSY ANTAL Titel rompi la defendsistemon de la imperiestra armeo. La divizio de Kmety en julio estis organizita en korpuson, li ricevis preskaŭ milpersonan rekrutan kompletigon. Dum la lastaj semajnoj de la liberbatalo la porpuso de Kmety partoprenis defendajn batalojn. La 9-an de aŭgusto en Temesvár en la malfeliĉa batalo de Dembinski, Kmety kun sia okmil-persona korpuso plenumis eskortajn taskojn ĉe rivereto Nyárád. Ankaŭ ci tie okazis pro supera decideraro la batalperdo. Kmety estis, ekzemple, jam komence el la batalo eltirita. Kiam la malamikaro ĉirkaŭprenis lin, li batalis kuraĝe, memdecide aliĝante al tio. Fine la batalo transformiĝis en rifuĝon, escepte la unuojn de Kmety. Verdire li ŝirmis la forkuron de la armeo de Dembinski. Post la batalperdo denove li eskortis kun sia duoniĝinta korpuso la retiriĝon de la soldatoj al Facsét. Li staciis ĉe urbo Lúgos, kiam la 15-an de aŭgusto, du tagojn post la armildemeto de Görgey li devis denove akcepti batalon. Tiu estis lia lasta batalo sur hejma tero. Poste li rifuĝis al Turkio, kie И entreprenis soldatan servon kaj konvertiĝis al la Mahometana religio. Kiel paŝao Kursid li estis korpusestro kaj vivis en Aleppo ĝis la fino de 1851. Tiam li iris en Anglion, kaj post la eksplodo de la rusa-turka milito li revanis al Turkio, kie li estis diviziestro. En 1855 li derendis fortikaĵon Kars kontraŭ la rusa generáló Muravjev. Aŭtune de 1856 en montaro Tafcnan li disbatis 30 000 personan caran armeon. Post la packontrakto 11 pensiiĝis. Post 1861 li ekloĝis en Anglio, kie la 25-an de aprilo 1865 en Londono li mortis. Kmety inter la emigráció unua kritikis la raemuaron de Görgey, défendante per tio liajn politikajn kontraŭulojn. El la dokumentoj de György Kmety ĉirkaŭ cent foliojn gardas la Hungara Nacia Arkivo, en la materialo de la ministeria arkivo el 1848—49. La arkiva indiko estas: H. 116. Dokumentoj de György Kmety 1849. La limtempoj de la leteroj estas: 3-a de majo — 1-a de aŭgusto 1849. Plimulto de la skribaĵoj temas pri la movoj, etato kaj armilaj ekipoj de la malamikaro. Evidente, ni trovas raportojn ankaŭ pri la propraj fortoj kaj politika etoso. Ni opinias aparte interesa kaj el vidpunkto de Somogy grava la dokumenton n-ro 9, en kiu la 4-an de junio 1849 en Kaposvár Gáspár Noszlopy, regisara komisaro en departemento Somogy, raportas al kolonelo Kmety pri la akiritaj militaj sukcesoj, pri la situo de la malamika armeo en Sud-Danubio kaj pri la aŭstraj armeaj fortoj en Pécs. Ni opinias same grava ankaû la duan leteron de Noszlopy datitan la 12-an de junio (dokumento n-ro 12.). En ĝi Noszlopy raportis al kolonelo Kmety pri la malamikaro kolektiĝanta en Baranya kaj pri la koncentrigo de la depotoj de Nugent. La 2-an de junio 1849 Rudolf Daniss, konfidenculo kaj esploristo de Kmety raportas pri la situacio de departementoj Zala kaj Somogy (dokumenton-ro 6.). Simile grandan interesiĝon povas veki flanke de Somogy la letero de Sándor Csertán, registara komisaro en departemento Zala, kun kiu li sendis al Noszlopy kopie la leteron de Kmety pri la lokiĝo de la patrujdefendanta kaj malamika armeo j. Kvankam tiu estas la unusola letero netrovebla inter la indikitaj dokumentoj de Kmety. Car ĝi estas interesokapta kaj enhavas kopion de ĝis nun nekonata letero de Kmety, tial ni opiniis utile publiki ĝin (dokumento n-ro 22.). Ni ne havas eblon prezenti ĉiujn leterojn n-roj 1—40. Tarnen ĉiu el Ili aldonan novajn kolorojn al la ĝis nun senmerite neglektita parto de la hungara milita historio, al la prilaboro de la historio de soldataj esploroj. La plimulton de la fontmaterialoj preparis la subordigitaj komandantoj, la volontulaj esploristoj kaj siponoj de Kmety Ni trovas inter ili anonimajn esploristajn notaĵojn, enhavantajn en strikte lakona stilo esplorindikojn. Pluraj registaraj komisaro j en la deparatementoj de Trans-Danubio raportas en siaj leteroj pri la etatoj kaj armilekipaĵoj de la malamikaro. Ni trovas leterojn de vicgeneraloj Guy on, Vetter kaj Mészáros, skribitajn al Kmety. Ili ĉiuj senescepte enhavas valorajn aldonaĵojn pri la finaló de la hungara liberbatalo en 1848—49.