Somogyi Múzeumok Közleményei 8. (1987)
Bárdos Edith: Középkori Templom és temető Kaposvár határában II.
KÖZÉPKORI TEMPLOM ÉS TEMETŐ KAPOSVÁR HATÁRÁBAN li. 81 EDIT BÁRDOS: MEZEPOKAJ PREGEJO KAJ TÖMBE JO EN LA ClRKAUAĴO DE KAPOSVÁR II. En la ĉirkaŭaĵo de urbo Kaposvár, ĉirkaŭ 400 m-ojn norde de la unua relvojgardista dometo de la fervojlinio Kaposvár—Dombóvár, sur la plej alta punkto de la regiono, sur norda-suda-direkta altaĵeto situas la arkeologia trovloko. Okcidenta ĝin limas senakviĝinta riveretkuŝejo. La trovloko troviĝas ĉ. 1 km-on norde de la abatejo de Kaposszentjakab. La elfosado komenciĝis somere de 1977 kadre de vojkonstruaj laboroj. La permaŝina laboro pereigis parton de la loĝloko kaj tombejo. Sur la trovloko de 1977 ĝis la aűtuno de 1980. — entute dum 10 monatoj — estis malkovrata la restinta parto de tombejo ĉirkaŭ preĝejo, sur la areo de pli ol 2000 kvadratmetroj. La okcidenta-orienta diametro de la proksimume elipsa tombejo estas 70 m, kiu ne estas la plena diametro, car la orienta parto de la tombejo estas detruita. Konsiderante la tombejo estas detruita. Konsiderante la densecon de la tomboj, la laúlonga diametro estis minimumé 100 m. La larĝo nordasuda-direkta estis ĉ. 60 m. En la centro de la tombejo estis restaĵoj de preĝejo konstruita el brikoj en la unuaj jaroj de la XV-a jarcento kaj pereinta ĉirkaŭ la jaro 1530. Sub ĝi estis observeblaj la profiloj de fundamentofosajoj de pli frua preĝejo el la XI-а jarcento. Sud-oriente de la preĝejo estas malkovrita ostejo. Estis esplorataj entute 1244 tomboj kuné kun kelkaj objektoj de la loĝloko ĉe la norda rando de la tombejo (rubkavoj, restajoj de liberaeraj bakfornoj, grenkavoj, puto, fosajoj kaj surfosta konstruajo). Ce la okcidenta limo de la tombejo elteriĝis la restajoj de 5 kalkfornoj duone pereintaj, respektive distranĉitaj de la maŝinoj. Ilian malkovron plenumis Mária Albeker, kunlaborantino de la Nacia Teknika Muzeo, la prilaboro nun estas farata. Kadre de la prifosadoj en la jaro 1979, sur la nordorienta parto de la monteto, ĉ. 50 m-ojn de la orienta limo de la mezepoka tombejo elteriĝis ankaű tombejo el la IX-a jarcento. Ankaű ĝi estas frakasita iom. Pri la malkovritaj 88 tomboj la aŭtorino informas en aparta artikolo, sed ankaű en la jena publikaĵo ŝi traktas pri la objektoj el la XII—XIII-a jarcento — kaj pri ilia materialo — (rubkavoj, forno-restajoj ktp), kiujn en la XII—XIII-aj jarcentoj la loĝantaro fosis sur la areo de la tombejo el la IX-a jarcento. Sur la areo inter la mezepoka kaj la IX-ajarcenta tombejoj estis observebla granda (d = ĉ. 50 m) praepoka kavo kun ceramikaĵpecoj plejparte el la Badena kulturo. Kiel menciite, la aűtorino jam publikigis la materialon el la jaro 1977. Sed dum la sekvanta 3-jara periodo de la elfosado plimultiĝis ne nur la nombro de la tomboj, sed ni eksciis ankaű kvalite pli multe pri la uzado kaj datado de la tombejo kaj loĝloko. Elteriĝis ankaű novaj trovajtipoj, samtempe en granda nombro estas elfositaj jam konigitaj kaj pritraktitaj trovaĵoj. Pro tio la aűtorino en sia studo plurajn fojojn citas la artikolon el la jaro 1977, respektive la „anticipan raporton". La aűtorino en aparta ĉapitro traktas la datadon de la tombejo, la entombigajn kutimojn kaj la arkeologiajn trovaĵojn elteriĝintajn dum la prifosado. Ŝi dediĉas apartan ĉapitron same al la „Rilatoj de la tombejo kaj la loĝloko" — ene de ĝi ŝi prezentas la materialon de la kavo j, fosajoj kaj liberaeraj fornoj, laű strioj. En la lasta ĉapitro „Lokhistoriaj rilatoj" ŝi resumas la rezultojn de la prifosado, kaj ŝi analizas la historion de la ekesto de la mezopoka Kaposvár. En la t.n. „Tombokatalogo" la aűtorino priskribas tiujn tomboj n, kiuj enhavis ankaű akompanajojn de mortinto. Kaj ne nur la tombojn trovitaj en la jaroj 1978—1979—1980, sed ankaű la jam publikitajn tombojn trovitajn en 1977 kun trovajoj. La trovaĵojn el la jaroj 1978—1979—1980 la aűtorino prezentas sur figuroj laű la vico de la tomboj. La trovaĵojn el la diversaj kavoj kaj fosajoj de la loĝloko ŝi prezentas: la ceramikaĵojn sur fotoj, la vitraĵojn desegnite. En la tombejo ĉirkaŭ la preĝejo, respektive en la rondo de la loĝantaro uzanta ĝin, forte ekzistis la kutimo doni obolon al la mortinto. 56 tomboj enhavis monerojn entombigitajn kiel obolojn por la mortinto j. La plej fruaj estis en la tomboj n-roj 1109 kaj 1242. la moneroj stampitaj dum la regado de Sankta Stefano — la plej malfruaj estas en la tombo n-ro 849. tiu des Leopoldo I. (1693) kaj en la tombo n-ro 1018. la prusa krejcero de Frederiko el 1741. Do, la prifosita tombejoparto estis seninterompe uzata de la epoko de Sankta Stefano (de 1038) ĝis la lasta triono de la XVIII-a jarcento. Koncerne la strukturon de la tombejo eblas konstati, ke — kiel kutime en la mezopokaj ĉirkaŭpreĝejaj tombejoj — la tomboj ĉe la rando de la tombejo estas unutavolaj kaj orditaj lau regulaj vicoj. Proksimiĝante al la preĝejo la tomboj plidensiĝas kaj estas ofta la tratranĉado de la tomboj. Rekte apud la pre-