Somogyi Múzeumok Közleményei 8. (1987)
Bárdos Edith: Középkori Templom és temető Kaposvár határában II.
82 BÁRDOS EDITH ĝejo la tombejo estas 2—3-tavola. Ce la limo de la tombejo ne eblis rimarki postsignojn de limfosajo, konstruita muro ŭu barilo. Supozeblas, ke la tombejĝardenon ĉirkaŭis heĝo. En la fruajn tombojn — en la XI —Xll-a jarcentoj — la mortintoj kuŝas ne en ĉerkoj, kaj la formo de la tombokavo estas rondigita ortangulo. Same frua tomboformo estas la t.n. mumioforma tombo. (Vd. figuron 6.) Laŭ la situo de la skeleto la mortinto estis kuŝigita surdorsen kun brakoj etenditaj laŭlonge apud la korpo. Plektitajn manojn laŭ la katolika rito ni trovas nur poste, ĉe la entombigoj en la XIV—XVI-aj jarcentoj. La tomboj plidensigas proksimiĝante al la preĝejo. Sur tiu ĉi areo sperteblas ankaŭ certaj ŝangoj en la rito. La tomboj estas fositaj kun akraj anguloj, ili estas kavoj regule ortangulaj, kaj ofte troviĝas ĉerkoj. Estas ankaŭ tomboj konstruitaj el brikoj (tomboj n-roj 736. kaj 1061. — figuroj 10, 11.). En la malfruaj tomboj ŝanĝiĝas ankaŭ la pozicio de la mortintoj. La brakoj estas rektangule fleksitaj, la subbrakoj metitaj unu sur la alian sur la korpo aŭ la manoj interplektitaj. Okazas eĉ duoblaj-trioblaj entombigoj (figuroj 12, 13.). La aŭtorino amplekse okupiĝas pri la signoj * de la pluvivado de la paganaj kutimoj en la kristanaj tombejoj. Laŭ ŝia opinio tiuj formás gravan fundtavolon de nia religia vivo — ili estas paganaj kutimoj, kiujn la konscio de la popolo konservis spite al la malpermesaj leĝoj. En la tombo n-ro 184. kuŝis virino kun ostoj de matúra feto en ŝia utero. Sub ŝia dekstra maleolo estas metita rikoltoserpo, apud la maldekstra kruro star-as kruĉo (figuro 16.). Ambaŭ akompanaĵoj estas ligeblaj al la pagana religio: unuflanke provizado de la mortinto per manĝaĵo-trinkaĵo por la transa mondó, aliflanke la entombigo de akra, pika fera ilo celis savon, ŝirmon, forigón de la danĝeroj. Ni spertas la saman fenomenon ĉe la tombo n-ro 773, en kiu kuŝis virino, en kies utero estis ostoj de feto. Sur ŝiaj femuraloj kuŝis fera serpo disrompita antaŭ la entombigo. Ankaŭ la entombigo de hufoferoj havis tian rolón de danĝeroforigo — eventuale povis esti la celo de la entombigo de la objektoj ankaŭ la malebligo de la reveno de la mortinto. En la tombo n-ro 1061. estas fertranĉilo apud la dekstra manó de la mortinto. Granda parto de la trovajaro el la tomboj estas la harringoj kun S-forma finajo. Tiu juveltipo elteriĝis el 125 tomboj — en preskaú ĉiuj variaĵoj. Karakteriza trovaĵo de la malpli fruaj knabinaj el la XV—XVI-aj jarcentoj estas la virginkufo, simbolo de fraúlineco. La aŭtorino detale konigas la kufotipojn trovitajn en la tombejo. Estas elstara trovajo la kufo el la tombo n-ro 836 (figuro 24.). Inter la kufo kaj la hararo estis kreskajfolioj (figuro 22.). Du belaj ekzemploj de la mallarĝaj fruntbendeskaj kufoj ornamitaj per perloj kaj brilaĵoj estas la kufoj el la tomboj n-roj 1085. (figuro 26.) kaj 1091. (figuro 27.). La aŭtorino traktas en aparta ĉapitro la vualpinglojn. En 3 tomboj estis 8 orizitaj vualpingloj el arĝento kun granda globo — ili pruvas la ekziston de certa popolkutimo. Tiuj juvelistaj majstrajoj estis uzataj por alpingli la vualon volvitan sur la kapón de fianĉinoj (tombo n-ro 772. — figuro 30.). La kutimo disvastiĝis do ne nur en la regionoj Sárköz kaj Transilvanio, ĉe la slovakoj en Felvidék kaj ĉe la serboj apud Danubo, sed ankaű en departemento Somogy en la XVI—XVII-aj jarcentoj. El la ceteraj juveloj kaj surhavaĵoj meritas mencion la fandita bronza lunulo el la tombo n-ro 1217. (figuro 32.). El la malfruaj tomboj elteriĝis amuletoj, bronzaj krucifiksoj — tiaj religiaj objektoj, kiuj estis vendataj en la kermesöj. Nur kelkaj partoj de la loĝloko estas prifosita. La plej belaĵ mezepokaj ceramikaĵ-trovaĵoj estas la ovŝelo-glaseto el la strio XXVIII/5. (XX. t: 4.), la blanka botelo (XX. t. 3.), respektive la ceramikajoj el la XII—XIII-aj jarcentoj trovitaj en la rubkavoj kaj fornorestaĵoj sur la areo de la tombejo el la IX-a jarcento: grandaj grenujoj (figuroj 41, 42.). La aŭtorino detale okupiĝas pri la vitrorompajoj en iu el la grentena kavo. En la trovajaro ekzistas ĉiuj vitrajtipoj karakterizantaj la XIII—XIV-ajn parcentojn. La plimulto estas pecoj de t.n. konika botelo. Gia rekonstruajo videblas: figuro 36. En la lasta ĉapitro „Lokhistoriaj rilatoj" la aűtorino starigas du hipotezojn: la vilaĝo apartenanta al la prifosita tombejo estas identa kun la loĝloko kun la triba nomo Keszi menciita en 1061 en la diplomo de Ja abatej о Kaposszentjakab (laŭ György Györffy) aŭ ĝi estis proprietajo de la familio Szerdahelyi. La fakto tarnen estas tute certa: ĝi estis népre la posedaĵo de la proksima abatejo, kaj supozeblas, ke ĝi rekte apartenis sub la regadon de la patrona sinjoro, eble la preĝejpatrona familio havis eĉ vilaĝan kasteleton tie. Tiel eblus klarigi la trovajojn de la tombejo, kiuj cetere ne estas kutimai karakterizajoj de la mezepokaj, cirkaŭprejjejaj tombejoj mairicaj je trovajoj.