Somogyi Múzeumok Közleményei 8. (1987)
Deák András: Mikoviny Sámuel két „Monituma”
100 DEÁK ANDRÁS ANDRÁS DEÁK: DU „MONITUM-OJ" DE SÁMUEL MIKOVINY „Samuel Mikoviny, nob. hungarus" — nobelo hungara —, kiu fiere konfesas Hungarion sia „patria dulcissima": karega patrujo, estis unu el la plej eminentaj matematikistoj, inĝenieroj, praktikaj kaj teoriaj kartografoj de sia epoko. En la universitatoj de Germanio kaj dum sia rondvojaĝo tra Okcident-Eűropo (1734—1735) И maturiĝas eble la plej klera teória kaj praktika kartografo de sia epoko. Tion elokvente pruvas liaj teoriaj verkoj („Epistola", „Monitio", „Monitum П.") vortumantaj la bazajn principojn de la kartofarado. Komence Mikoviny dediĉas sin al la abstraktaj matematikaj problemoj. Pri la malfacilajoj de la kartografio alvokis lián atenton la bona amiko Mátyás Bél. Kaj li, per ĝusta sentemo, rekonas la solvendajn teoriaj n kaj praktikajn demandojn de la kartofarado. Li vidas klare, ke por povi fari vére fidindajn geografiajn kartojn, ne sufiĉas esti nur bona geografo kaj eminenta desegnisto, sed oni devas alproprigi ankaŭ la sciencon de la astronomia lokdifino. Liajn majstrojn ni ne konas. Eble li ricevis multe da helpo de la matematikisto kaj astronomo Marinoni, direktoro de la inĝeniera akademio en Vieno. Tarnen unusolan aferon ni povas konstati: la direkta kaj hepa roló de Mátyás Bél estis determina por la scienca kariero de Mikoviny. Ciuj mapoj de Sámuel Mikoviny estas faritaj laŭ kvar bazaj principoj: I. bazo la astronomio Kiel instruita astronomo li senĉese kontrolas siajn „geometriajn" mezuradojn per latitudaj kaj longitudaj mezuradoj, el kiuj li prezentas abundan ekzemplaron por demonstri. Li laboras per proprefarita kvadranto. En urbo Pozsony li dinnas la „bazo-meridianon", elirpunkton por siaj laboroj, samtempe li kritikas la kaoson regantan sur la kampó de la bazomeridianoj, kaj li urĝas difini unuecan meridiánon nul akceptatan kaj uzatan de ĉiuj. II. bazo la geometria „Per superhoma penado", per trigonometria metodo li konekse traretas la prikartografutan areon. Li kontrolas siajn rezultojn per astronomia j lokdifinoj. III. bazo la magneta Gi estas uzata de li ĉefe sur la areoj malpli taŭgaj por plenumi „geometriajn" mezuradojn pro ilia situo. Spite al tio, la metodon kiel novan eblon por sinkontrolado, li konsideras utila ankaŭ en aliaj kazoj. IV. bazo la hidrografija „Gi estas bazita plene sur la antaŭa", kaj ĝi helpis por li difini la vojon de la fluo de la akvoj. Se la rivero estis ŝipirebla, tiukaze li enboatiĝis, kaj senĉese notante la turniĝon de la kompaso kaj kalkulante pri la meza rapideco de la boato li desegnis la vojon de la boato, t.e. la kurbiĝojn de la riverkuŝejo. Meritas atenton Ha starpunkto ankaŭ pri 1 a estetika aspekto de la mapo: la primara utilo de la mapoj — li diras — estas la fidela montrado de la realajo, la ornamaĵojn kaj la ilustraĵojn oni devas ĉiam subordoni al la funkció. Li permesas nur la modestan kaj utilan ornamadon: „ . . . neque tam demus operám, ut inutilibus picturis, oppleamus Chartas, quam, ut naturam imitemur cetera, nitoris, qui deceat, haud incuriosi" — li vortumas sian teórián starpunkton en la verko „Epistola". La graveco de Mikoviny pli kaj pH klare reliefiĝas laŭ la paso de la tempo. Liaj eminentaj mapoj faritaj laŭ „vivpistaj" multaj zorgemaj, surlokaj astronomiaj kaj geometriaj mezuradoj, respektive liaj teoriaj verkoj klare vortumantaj la bazajn principojn de la moderna kartografio determinas lián lókon inter la plej grand ej eminentuloj de Eŭropo.