Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Szapu Magda: A kaposszentjakabi „Oláh” cigányok hiedelemvilága
138 SZAPU MAGDA MAGDA SZAPU: SUPERSTlCO DE „RUMANAJ" CIGANOJ EN KAPOSSZENTJAKAB I. DEMONOJ DE LA NATURO La autoro deziras per la jena studaĵo liveri aldonaĵojn al la kompár aj esploroj de la demonoj de la naturo. En la unua parto de la studaĵo la aŭtoro almontras la „hungaran specifaĵon" laŭ kiu la hungaraj supersitieolegendoj J komtraŭe al la Europa legendaro havas tre malmultajn legendojn pri demonoj de la naturo, pri spiritestajoj de homaj establaĵoj. Estas skizitaj la supozoj klarigantaj la kialojn de ci tiu fenomeno, poste estas prezentataj la „rumanaj" ciganoj en Kaposszentjakab kaj iliaj superstiĉaj historioj pri la demonoj de la naturo. Estas montritaj kelkaj hungaraj kaj internaciaj paraleloj por pli bone kompreni la traktitan — nur fragmente troviĝehlan — materialon. La pritraktita popolgrupo (ĉ. 220—250 personoj) en 1914 venis en Hungarion el Transilvanio (el ĉirkaŭaĵo de Székelyudvarhely kaj Csíkszereda). Ilia superstiĉo estas surprize riĉa je historioj pri demonoj de la naturo. La materialo kolektita de la autoro ne pravigas la asertojn, laŭ kiuj la ,,demonologio kaj magio" ne havas gravan rolon en la superstiĉo de la ciganoj. La superstiĉa fono de la publikitaj kaj kolektitaj historioj estas tiom vivanta, ke ili estas recititaj parkere. Ili estas opiniataj veraj, al ili ligiĝas preskriboj kaj malpermesoj, forturnigaj kaj preventaj agoj. La aŭtoro vicigas la opajn figurojn de la superstiĉo, ties ciganlingvajn terminojn kaj priskribas la malpermesojn rilata la diversajn lokojn kaj tempolimojn. La superstiĉohistoriojn pri la demonoj de la naturo grupigas la aŭtoro laŭ lagado kaj furikcioj, en aparta tabelo estas montrataj la formaj trajtoj, funkcioj, aperlokoj kaj -tempoj, respektive la parencaj rilatoj de la „dramatis personae". La jena studaĵo okupiĝas el la tri ĉefaj grupoj pri la unuaj du: I/a La gardanto de la arbaro: La patro de la arbaro. I/b La arbojn, siajn infanojn mamnutranta: La patrino de la arbaro. Il/a La vivon aŭgurainta, al misvojo kondukanta: Gnomo. II/b La vivon aŭguranta: Avinjo. Lau la opinio de la ŭtoro la cigana sperstiĉo estas parto de la hungara sperstiĉa materialo nur tiom, kiom veras la konstato, ke la ekloĝintaj ciganaj grupoj transprenis de la ĉirkaŭantaj popoloj multa jn elementojn kaj konservas ties arfkaikan távolon.