Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)

Laczkó András: Zichy Antal az országgyűléseken.

ZICHY ANTAL AZ ORSZÁGGYŰLÉSEKEN 215 ANDRÁS LACZKÓ: ANTAL ZICHY EN LA PARLAMENT*) Estis ia profunda pesimismo, bagateligemo al si mem kaj al sia laboro en Antal Zichy. Kiam por lia eminenta dramo Cromwell estis transdo­nataj al li la ormoneroj de premio Teleki en la Akademio, li rifuzis transpeni ilin aludante, ke li estas senmerita por ricevi ilin, kaj préfère ili estu donataj al iu, kiu verkäs pH bonan, belan kaj meritan ol li. Tiu malkontenteco al si mem akompanis lin dum la tuta vivo. En la testamen­to li konceptas kiel deziron, ke lia korpo estu metita sen ajna pompo apud la pli frue mortin­tajn amatajn familianojn. "Estu mia tombŝtono granita kolono talie rompita — li skribas — por simfooli mian surteran karieron komencitan per la plej bonaj intencoj, sed la celon maltraf itan." Kial tiu morna rezigno? La hodiaŭa leganto eble ne scias sufiĉe, ke lia vivovojo ekiranta el Somogy, kaj al ĝi eĉ poste multfoje kroĉita, tute ne takseblas sensukcesa. Kelkaj indikoj prilumigas tion. Fininte siajn ju­ristajn studojn en Pest li estis jurpraktikisto apud Mór Szentkirályi, poste apud Pál Somssich, tie! И havis la plej noblajn instigojn por aliĝi en la reformepokaj politika j bataloj. Mór Szentki­rályi estis en la asembleo 1843 korifeo de la opo­zicia partio, kaj labori apud li signifis, ke la juna jurpraktikisto ricevis gvidinforrnojn en tia senco. Post kelkaj jaroj en departemento Moson li estis elektita deputito, kaj ni spertas, ke li f ak­té aliĝis al la opozicia partio. Estas evidente, ke en 1848 li kiel deputito iris al Debrecen, sed tie li agadis jam kiel membro de la pacpartio, kaj verkadis por "Esti Lap" (Vespera Gazeto) redak­tita de Mór Jókai. Post la falo de la liberbatalo en Világos, И devis restadi en Zala (en sia nas­kiĝvilaĝo — A. L.). Li aperas en la asembleo 1861 kiel deputito de elekta distrikto Tab. Kaj ekde tiam li kontribuis al la klarigo de publikju­raj demandoj per siaj ĉefartikoloj kaj ceteraj skribaĵoj, pamfletoj en Pesti Napló (Tagĵurnalo de Pest). Gravan reehon havis liaj artikoloj: Al la demando, Liberala konservativa politiko, Ma­lampleksa ministerio kiel peranto. Ekde 1865 dum pluraj cikloj li estis membro de la ĉambro de deputitoj, poste li ricevis lokon en la senato. El lia parlamentana agado estas nun por ni in­teresaj liaj klopodoj eĉ la leĝartikolo n-ro XXXVIII. en 1868. Li prenis sur sin la taskon de la prezentado por povi ekspliki, kiel grave estas cretigi per tiu liberala leĝo la nacian progreson, en kiu la naciminoritatoj kaj la konfesioj ricevas konvenajn rajtojn. Li opiniis necesa la validigon de gvida rolo de la ŝtato per la rimedo de la ŝtata inspektado su­per la instruado. Li argumentis en sia parolo: "Nia unua hungara leĝo pri popolinstruado estas naskita ne de abstraktaj teorioj, sed de la prak­tikaj deziroj de la vivo, kaj ĝi estas kompromiso devenanta el la egaligo de du kontrastaj tenden­coj reciprokaj cedoj. Unu flanko estis deziranta la lerne j on rigardi kiel submetitan kaj kompleti­gan instituton de la eklezio, la alia flanko kiel absolutan rimedon de la ŝtatpotenco, ambaŭ flankoj postulas la rajton havi ĝin, kaj tion apo­gas per fortaj argumentoj. La hungara leĝdona­do serĉas inter la du ekstremaĵoj le mezan vojon kaj favore por la afero eĉ trovis ĝin. Subpremi la lernejojn de la konf esioj estus same granda eraro, kiel disponigi tiujn al ili senkondiĉe kaj sen ajna kontrolo. La bone organizita ŝtata ins­pektado instigas ilin je senĉesa vigleco, utila konkurso kaj progreso, samtempe morale devi­gas ankaŭ la ŝtaton montri verajn modelojn, kiuj kapablas elteni la kritikojn, kaj leviĝas al pli kaj pli altaj niveloj en la institutoj flegataj kaj funkciigitaj de ĝi." La studo klopodas montri la vojon Kondukantan al tiu starpunkto. Gi malka­ŝas la fontojn de la opinioj de Antal Zichy, kaj montras, ke li kiel konsekvence klopodis realigi ilin. Gi prŭvas, ke kvankam multaj demandoj ne sukcesis solviĝi, tarnen lia dumviva verkaro mé­ritas la atenton. La studo bazas sin sur la ĝis nun nepublikigi­tan materialon de la familia arkivo.

Next

/
Oldalképek
Tartalom