Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Takács Éva: Tábori levelek az első világháborúból.
256 TAKÁCS ÉVA ÉVA TAKÁCS: TENDARAJ LETEROJ EL LA UNUA MONDMILITO En 1979 kvazaŭ tricent tendaraj leteroj el la unua mondmilito eniris la historian kolektaĵon de nia muzeo, el kiuj preskau ducent estas skribitaj de Károly Poth al la patrino, gefratoj kaj amikoj, la cetera jn poŝtkartojn И ricevis de la familio kaj de la amikoj. La preskaŭ senmanka restinta kolektajo estas valóra história memorajo de la epoko. El la enhavo, el la skribitaj kaj ne skribitaj vicoj prezentiĝas la virmaturiĝo de juna világa knabo, la timŝarĝita militepoko, la suferoj de soldatoj luktantaj ĉiutage por resti vivaj, la ĉiam pli granda j fortostreĉoj veriki la ĉuitagajn zorgojn en la lando malantaŭ la fronto, por gardi la hejmon kaj mildigi la suferoj n de la filo luktanta sur la batalejo, de la edzo elmigrinta al Ameriko, la senesperiĝintan oferemon de la edzinoj restintaj sen viroj. Krom la militaj leteroj apartenas al la kolektajo ankoraŭ kelkaj dokumentoj transdonitaj al nia dispono far la posteuloj de Károly Poth. El ili ni povas ekkoni la postán formiĝon de lia vivo. Pri la familiaj kaj amikaj konta'ktoj ni ricevis valorajn perbuŝajn kompletigojn kaj siatempajn fotografiojn de la familianoj ankaŭ nun vivantaj : de la filo de Károly Poth, de lia pli juna fratino kaj de la filo de lia pli maljuna fratino. Károly Poth aliĝinta al volontula soldatservo el vilaĝo Felsőmocsolád, sendis siajn unuajn leterojn el la vilaĝo Demecser situanta 25 kilomètre jn nord-oriente de Nyíregyháza, kiel И laboris kiel helpanto de masonistoj, kiel milita laboristo ce la konstruado de uzino nomata de la popolo „brasikfabriko". Ne eblis precize difini la komencon de lia militservo, car la unuan tendaran karton de la kolektajo staranta je nia dispono H skribis la 6-an de oktobro 1915 el Demecser al la patrino, sed la samvilaĝa amiko Sándor Meskula adresis sian leteron al tiu vilaĝo jam la 14-an de julio en la sama jaro — kaj la memoro de la parencoj ne konservis ci tiun malbonmemoran daton. Post la „civitana" servo H estis soldatigita septembre de 1916 en la Il-a taĉmento de la Hungara Reĝa Transilvania Patrola Regimento. Post dumonata trejnado И plenumis frontservon tute ĝis la kaptiĝo, ĝis la î'ino de oktobro 1918. El la itala kaptitejo post tritaga piedmarŝado li alvenis ĉifoniĝinta, malsatiĝinta la 20-an de mar to 1919 en sia naskiĝvilaĝo. Dum la preskaŭ kvinjara foresto И ricevis entute du fojojn feriojn kaj unufoje mallongan forpermeson. Krom la patrino li régule korespondis kun la amikoj, el kiuj la plimulto estis samvilaĝaj junuloj. Li ne forgesis ankaŭ pri la patro vivanta en Amerilko, pri kies sorto per la perado de patrino li régule informiĝis ankaŭ en la fronto, sed bone karakterizas lian estimon kaj kroĉiĝon al la patro, ke dum la unuaj tagoj de la kaptiĝo li skribas jam leteron al li, en kiu strebas konvinki lin, ,,hejme ne estas problemo". La familian korespondadon cetere karakterizas la senlima amo kaj zorgo unu al la alia kaj la ekstrema diskreto, per kiu ili reciproké klopodas de siaj propraj zorgo j, êagrenoj forturni la atenton unu de la alia. El la leteroj de la amikoj rimarkeblas, ke la soldataĝa junularo de la vilaĝeto estis soldatigita ĝis la lasta homo. Li ricevas jam oktobre 1915 de sia feriigita soldatamiko jene amartonan leteron: ,, . . . malplenas la vilaĝo ne eblas iun renkonti vespere en la vilaĝo nur ni du stumbladas kun amiko János . . . ". Ili batalis dise en la longa frontlinio, kaj okazis nur malofte, ke la samvilaĝaj junuloj povis renkontiĝi ĉe la frontoj. Ili lernis multe unu de la alia per la regula korespondado, ja estas spertebla ankaŭ el la respondleteroj, ke la junaj soldatknaboj petis kaj ricevis konsilojn pri la plej gravaj sciindajoj necesaj elteni kaj transvivi la militon, de la pli maljunaj kaj jam pli longe servantaj amikoj. La analizado de la stilo de leteroj méritas apartan atenton kaj certigas valorajn instruojn. Estas observebla la grandega ŝanĝo, kiu kondukis de la unuaj malcertaj, el la leterformuloj, lernitaj en la lernejo, konsistantaj vicoj de la junulo foriĝinta de la gepatra domo la unuan fojon ĝis la energiaj, esencokaptaj, tarnen samtempe grandan amon kaj inteligentecon radiantaj leteroj de viro konceptado, la kun ligo de la frazoj bone spegulas la momentan humoron, animstaton de la skribinto, ofte lian senesperiĝon, hejmsopiron, ĉagrenon pro siaj proksimuloj, sed ankaŭ lian edukitecon, interesiĝon pri la aferoj de la vivo, taksadon. Unu el la plej interesaj, stile plej bêla peco de la kolektajo estas tiu letero, kiun la avo, István Lucz sendis al la nepo laciĝinta pro la milito, perdinta fojefoje la paciencon, tarnen energikaraktera. Valoras citi kelkajn vicojn el la letero: ,,Kara filo Károly mi ricevis viajn vicojn skribitajn al mi, mi tre dankas kara |mia filo ke vi rememoris pri viaj maljunaj gepatroj. Ni pensadas pri vi tre multe, ni havas zorgojn pri vi . . . Mi petas vin nur pri tio ke vi gardu gardu vin, obeu al via superulo (substreko de la leterskribinto), sed estu kuraĝa car la patrolando nuntempe bezonas heroojn. Pri via kara patrino mi povas skribi nur tiom, ke ili estas sanaj, ili ne havas malbonon kaj ŝi jam ne plorplendas, ŝi alkutimiĝis al via sorto . . . salutas kaj kisas vin ankaŭ la maljuna patrino mi restas vin amanta maljuna patro István Lucz". La leterkolektaĵo prezentas al ni la ĉiutagajn zorgojn de la soldatoj batalantaj en la unua mondmilito kaj tiujn de iliaj proksimuloj, tiun senpovan elliveritecon, kiun devas suferi homoj ne vidantaj la esencon de la aferoj, devigataj obéi al la soldata disciplino. Gi portas al vivanta proksimo la politikán, militan kaj socian historion de la mondmilito.