A Közlekedési Múzeum Évkönyve 7. 1983-1984 (1985)

III. RÉSZ • A Közlekedési Múzeum gyűjteményeiből 551 - Resumo 690

La skribaĵo de Pál Rév sub titolo „Viktor Wittmann (1889—1915)" — surbaze de la mankhave troveblaj indikoj — prezentas la vivon de la teknika direktoro kaj piloto de la Hungara Aeroplan­Akcia Societo kiu estis mondfama sport — aviadisto kaj en Hungario estis la unua aktivá aeroplanfabrikadregadainĝeniero. Pri la enlanda aŭtomobil-trafiko el la epoko de civila demokrata revolucio kaj de la Konsilanta Respubliko relative ni havas malmulte da indikoj. D-ro László Eperjesi sub la titolo „Aldono al la his­torio de enlanda aŭtomobila trafiko dum 1918—1919" esploris kaj prilaboris la troveblajn indikojn, dokumentojn kaj surbaze de tiuj li skizas la situacion kaj formiĝon de la automobil — trafiko dum la ŝtorma periodo de la hungara historio. László Winkler — kiel daŭrigon de sia studo, aperinta en la antaŭa jarlibro de Muzeo — nun komunikas studon pri la historio de la enlanda aeroplan-fabrikado dum la 30 aj jaroj, sub titolo „Indikoj el la historio de la memstara hungara aeroplan-fabrikado (1928—1938)". En la studo krom la elformiĝo kaj evoluo de la fabrikado li prezentas ankaŭ la iamajn areoplan­konstrukciojn. László Winkler okupiĝis en la antaŭa jarlibro de Muzeo pri la funkciado de Hungara Aertrafika Akcia Societo (MALERT ) inter 1923—1927. Lia pli nova studo konigas la historion de la entrepreno inter la jaroj 1928—1945. En ĝi li okupiĝas pri la linio-reto, pri la laborprodukto kaj ankau pri la tipoj de la aeroplanoj de MALERT. La Budapeŝta Aŭtobus-trafika Akcia Societo (BART) formiĝis en 1928 por la plibonigo de la aŭtobus-trafiko en la hungara ĉefurbo. Sed apenaŭ post unu jardeko ĝi ĉesiĝis en la trafiko de Buda­peŝto. La nuna studo de Sándor Bálint prilaboras la historion de la entrepreno de jaro 1937 ĝis 1947, kiam en la ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto kaj en Székesfehérvár-sed ankaŭ en aliaj urboj-solvis la amastra­fikajn taskojn kaj la entrepreno iĝis la plej granda aŭtobus-entrepreno de la lando. Oni povas legi en la jarlibro la studon de D-ro György Molnár sub titolo „Pli gravaj demandoj de la historio de la Danuba ŝipado inter 1939—1945." En ĝi li prezentas la plej gravajn eventojn de la dua mondmilito, la anglajn eksperimentojn, kiuj direktiĝis al la ĝenado de la germana hegemonio de la Danuba ŝipado, la funkciadon de la milit-floto de la Danubo-bordaj ŝtatoj, la minigon de la Danubo, la duan mondmilitan agadon de la Hungara River-kaj Marŝipada Akcia Societo (MFTR). La tria parto de la jarlibro — en la kadro de pli mallongaj studoj — prezentas el la trafikhistoria kaj muzeologia vidpunktoj lafamajn objektojn de la Muzeo, tiujn pecojn. kiuj ankoraŭ ne rolis en la antaŭaj jarlibroj. lu interesa dokumento de la pasintjaraj fervojkonstruadaj planoj aperis en 1848 kiuj koncernas la fervojkonstruadon inter Sopron kaj Nagykanizsa, kies aŭtentan kopion gardas la Muzeo (Jolán Barkóczi). La arkivo de Muzeo gardas du klasikajn, kolorajn arkitekturajn grafikajojn de la firmao Gustave Eiffel, kiujn la firmao faris por la stacio Budapest-Nyugati (D-ro Istvánné Dienes) . En 1896 jara miljar-datrevena Budapeŝta ekspozicio funkciigis popularan tramfervojon, kies mo­delon farigis la Muzeo (D-ro Agnes Medveczki). En Hungario oni okupiĝis pri aeroplan-modelado de jaro 1909. La Muzeo gardas nombrajn ob­jektajn memorojn kaj skribajn dokumentojn de la aeroplan-modelado (László Winkler). Interesa kaj valóra objekto de la motorbiciklo-kolektaĵo de Muzeo estas la helpmotora biciklo, fabrikita ekde 1938, kies tipo estas WM 98. „Csepel" (Sándor Bálint). Ankaŭ valóra objekto estas la malgranda persona aŭto, kiun oni fabrikis en 1946 kaj ĝia tipo estis „Pente 500". Tiu ĉi aŭto estas la plej juna peco de la aŭtokolektoĵo de Muzeo (Sándor Bálint). El inter la grandaj kreantoj la jarlibro donas nun inf ormon pri la fakliteratura agado de du perso­noj. La jarlibro komunikas la bibliografion de verkoj de d-ro György Csanádi, akademiano, teknika universitata profesoro, ministro por trafiko kaj poŝto (Jolán Barkóczi, d-ro Béla Czére). Krome la vicigon de fakliteraturaj verkoj de Béla Gonda komunikas la jarlibro. Gonda estis fáma hidraulika kaj ŝipada fakverkisto (István Tisza). 693

Next

/
Oldalképek
Tartalom