A Közlekedési Múzeum Évkönyve 2. 1972-1973 (1974)

III. RÉSZ • A Közlekedési Múzeum gyűjteményeiből 301 - Resumo 399

zentas la vartrafikan laborprodukton de čiu trafika sekcio, apogante sur riča štatistika indikaro mal­kovrita kaj komparebligita, speciale konigante la trafikon de čefaj vojdirektoj kaj varoj. La Hungara Štatfervojo (MÁV) havis propran šiparon kaj plenumis signifan šipservon inter 1888-1894. La studo de József Bíró konigas la históriou de šipado de MÁV, giajn elformigajn cirkons­tancojn, rezultojn, kaj kaüzon de la cesigo. Pál Rév preparis studon, kies titolo estas: ,,La cirkonstancoj de elformigo de hungara f lugmašin­industrio". Tiu či studo mallonge prezentas la evoluon de hungara aviado en la tempo antaü la unua mondmilito, poste gi prezentas la elformigon kaj fabrikan agadon de la tri plej gravaj flugmašin­fabrikoj. La unua hungara aütofabriko „MARTA" estigis en urbo Arad en la jaro 1908. Pri la cirkonstan­coj de fondo, pri la evoluo, produktado, fabrikajoj de la fabriko, pri rolo de la fabriko dum la unua mondmilito raportas Sándor Bálint, kiu konigas ankaü la historion de la fabriko gis ties cesigo - oka­zinta^en la jaro 1922. Ágnes Medveczki titolas sian studon : ,,La elformigo de reglamento de urba trafiko en Budapesto. " Tiu či studo okupigas pri la multfacetaj čefurbaj reguloj, reguligantaj la trafikan ordon, kiujn oni resumis homogene en jaro 1929, verkante la Unuecan Regularon de Publikvoja Trafika Policaro. En la numismatika kolekto de la muzeo formas konsiderindan grupon la hungaraj ponto- kaj tunellegitimiloj, pri kiuj faris studon Kócziánné Erzsébet Szentpéteri. Ši konigas la rolon de legiti­miloj, ties čefajn tipojn kaj la enhavon de la kolekto, la čefajn objektojn. En la jaro 1900 aperis la „Hungara Navigista Kalendaro", kiu atingis la plej longan serion el inter la naciaj fakkalendaroj. István Tisza informas pri historio de la fondo, evoluo, poste cesigo de la eldonajo. La tria parto de la jarlibro - generale en kadro de mallongaj informoj - konigas al la leganto objektojn de kolektajoj de la muzeo, signifajn el trafikhistoria aü muzeologia vidpunktoj. Unu el la plej valoraj lokomotiv-modeloj de la muzeo estas „Derű" (sereno) el la jaro 1847, kies aütentikan historion klarigis la plej novaj esploroj (Mariann Koltai). La plej malnova hungara fervoja vaporlokomotivo estas lokomotivo de Suda Fervojo, el la 29-a serio, kiu estas lokigita en la Budapesta Trafika Muzeo pere de šango kun la Viena Fervoja Muzeo (Eisenbahnmuseum) (József Mináry). Reprezentato de la moderna fervoja trafiko estas la modelo de kondukisteja pasagervagono de antaüurba pendoltrajno de MÁV, kiun la muzeo pretigis en la jaro 1971 (Mariann Koltai). Bela kaj interesa objekto de šipada kolekto estas la modelo de vaporšipo „Árpád" en la skalo 1:50, kies oroginala ekzemplero estis la unua fabrikajo de Óbudai Hajógyár (Sipfabriko en Óbuda) en la jaro 1836 (József Bíró). Gravan lókon okupas la modelo de la aviadilo de fratoj Wright el la jaro 1903, kiun la muzeo farigis laü originala dokumentado en la jaro 1973 (Pál Rév). La plej malnova motorveturilo fabrikita en Hungario estas pošta leterkolektanta motormobilo kun tri radoj, kiun konstruis János Csonka en la jaro 1900. Tiu či motorveturilo estas la plej altvalora ekzemplero el inter la motorveturila kolekto de la muzeo (Sándor Bálint). La unua subtera trajno de Europa kontinento ekfunkciis en Budapešto en 1896. Iliaj unuaj vago­noj - inter ili la lignokovritaj motorveturiloj - hodiaű estas altvaloraj, trafikhistoriaj memorajoj kaj iliaj modeloj estas interesaj ekspoziciaj objektoj en skalo 1:25 (Ágnes Medveczki). Nomaro de komercaj raportoj de trafikaj entreprenoj kompletigas la materion de tria parto de jarlibro, kiu estas aparta kolekto de biblioteko de la muzeo kaj gia materialo gis nun ellaborita amp­leksas 350 eldonajojn (Jolán Barkóczi - István Tisza). En la fino de volumo estas trovebla bibliografiu, kiu dénombras la verkojn publikigitajn de kunlaborantoj de la muzeo inter la jaroj 1971-1973 (Jolán Barkóczi). La jarlibron redaktis D-ro Béla Czére. 400

Next

/
Oldalképek
Tartalom