Somogyi Múzeumok Közleményei 7. (1985)
V. Molnár László: Kanizsa vára a török félhold uralma alatt (1600-1690)
KANIZSA VÁRA A TÖRÖK FELHOLD URALMA ALATT (1600-1690) 95 LÁSZLÖ V. MOLNÁR: LA FORTIKAĴO KANIZSA SUB LA REGADO DE LA TURKA LUNARKO (1600—1690) La aŭtoro en sia Jena studo strebas prezenti la historion de la fortikaĵo inter 1600—1690 kun ŝlosila graveco en la Sud-Transdanubiaj limfortikaĵaj luktoj, ĝiajn rolon kaj stratégián destinon. Utiligante historiajn fontojn, siatempajn gravuraĵojn kaj la sciencan dokumentären de la arkeologia esplorforsado sub la gvido de István Méri, la verkinto de la studo mallonge prezentas la plej ĉefajn karakterizaĵojn kaj mezurojn de la fortikaĵo en la 14—15-aj jarcentoj, kiu estis konstruita supozeble fine de la 13-a jarcento kaj baldaŭ fariĝis proprietaĵo de la familio Kanizsai. Ni informiĝas — kion pruvas ankaŭ la mezurado de Ferabosco —, ke la originala fortreso estis fortikaĵo kun internaj turoj situanta laŭ regula piano sur la areo de 36 x 38 m, kiu havis plurajn rekonstruojn, ĝis en 1567 la lasta vivanta membro de la familio Kanizsai: Orsolya kaj ŝia edző Tamás Nádasdy, palatino — pro la enormaj subtenaj kostoj — transdonis ĝin al la reĝo. Inter 1568—1578 la fortikaĵo rekonstruita laü la planoj de la itala militista inĝeniero Ferabosco — kiel evidentiĝas ankaŭ lau la tiutempaj gravuraĵoj kaj el la priskribo de la turka vojaĝulo Evlia Celebi —, havis bazon de regula kvinangulo memoriganta pri etendiĝanta testudo; la kontraúaj lateroj situis ĉirkaŭ 350 m-ojn unu de la alia, la distanco inter ĝiaj bastionoj estis proksimume 420 m. La centro supozeble estis 57 x 110 m-ojn, la ekstera fortikaĵo 191—198x62—65 m-ojn granda, la rando de la bastionoj superis 20 m-ojn. Do, la fortikajo estis sendube unu el la plej gravaj ĉeneroj de la kontraŭturkaj betaloj en Sud-Transdanubio, kvankam en la dua duono de la 16-a jarcento la stato de la konstruaĵo — ĉefe sub la germanaj komandantoj — rapide malboniĝis, kaj ankaŭ la sensalajreco de la 800—1200 soldatoj en la limfortikaĵo estis demoraliza faktoro. Post tio la aŭtoro prezentas: kiel post la sieĝo gvidata de paŝao Ibrahim inter la 8-a de septembro 1600 kaj la 22-a de oktobro la fortikajo, defendata de kapitano György Paradeiser, transiris en la manojn de la turkoj. Ni povas detale legi pri la rekonkeraj provoj gvidataj de arkiduko Ferdinand kaj generáló Siegfrid Kollonich en 1601 kaj 1604. László V. Molnár prezentas en aparta ĉapitro la centron de la vilajeto Kanizsa, kaj li traktas la turkajn fortigajn kaj statkonservajn laborojn. La aŭtoro detale informas pri la specifaĵoj de la turka reĝimo, pri la ĉiutaga vivo (islamaj kutimoj, religio, konstruadoj, komerco, banejoj ktp), respektive pri la karakterizaĵoj de la muzulmana impostigo. En la studo ricevas centran lókon la skizado de la luktoj — celantaj rekonkeri la fortikaĵon — de la poeto kaj militestro Miklós Zrínyi; la aŭtoro citas la historion de la kontraŭturka milito en 1661—1664 kaj de la manovro ĉe Eszék, respektive la sieĝon de Kanizsa kaj la malsukceson de la provo. La verkinto de la studo turnas apartan atenton al la traktado de la sekvoj de sensukcesa turka militiro kontraú Vieno en 1683, menciante la plej gravajn manó vrojn de la aliancitaj armeoj de la Sankta Ligo: la rekonkeron de la fortikaĵo Buda (1686), la ĉirkaŭfermon kaj kapituláción de Kanizsa printempe de 1690. Post la 90 jaroj de la regado de la turka lunarko Kanizsa enmaniĝis al la aűstroj, kiuj en 1702 lau la ordono de imperiestro Leopoldo I. — por ke la fortikajo ne fariĝu unu el la rezistaj centroj de la kuruca liberbatalo — eksplodigis la fortikajon travivintan multe da ŝtormoj. En la fina parto de la studo László V. Molnár — konekse kun la pereo de la restaĵoj de la fortikajo — aludas pri la respondencö de la posteuloj, kies devo estas savi kaj konservi la materialajn kaj spiritajn memoraĵojn de la nacia pasinto.