Somogyi Múzeumok Közleményei 7. (1985)
Géger Melinda: Vaszary János 1896-1907 között alkotott művei a Somogyi Képtárban
VASZARY JÁNOS MÜVEI A SOMOGYI KÉPTÁRBAN 173 La grandurbaj interioroj de Vaszary komenciĝas en 1900. La komenca naturalisma-secesia lingvaĵo ĉirkaŭ 1904 iom post iom diskomponiĝas, kaj post ĉ. 2-jara serĉado, eksperimentado ĝi gajnas eksplicite impresionisman aspekton en 1907. La serio ĝis 1906 estas karakterizebla per proprecaj, unuecaj trajtoj. La ĉefan kernon de la kompozicio formás 1 aŭ 2 figuroj en malhela ĉambrointerno. La bildoj estas rafinite mallarĝe eksponitaj, la objekta ĉirkaŭaĵo estas reduktita. La prezentata situacio estas nur preteksto por pentri la belan homan (virinan) figuron. Ofte okazas kunligo de vestita kaj senvesta figuroj. La nudaĵoj de Vaszary interpretas ian intiman etoson per milda erotiko. Ili revokas francajn modelojn, la mondón de Degas, Renoir kaj Lautrec, kvankam ne estas elmontrebla rekta influo. La mistere radianta bela virina figuro simbolas nenian abstraktan ideon. La franceskan sensismon de Vaszary pruvas la preskaű magipotenca senpasia malfermiĝo, la eleganta sinforgeso en la materia belaĵo. Li preterlasas la personajn markojn, Ha senpersoneco en la interioroserio antingas tiun gradon, ke la kapón de la figuro li lasas en malhelo. Ekskludande la radiadon de la spirito И identigas la virinon nure kun ŝia korpo. Konekse kun la postimpresionismo de Vaszary estas ofte menciata la franca Carriere, kies verkoj havas similan atmosferon. Sed ĝis kiam Carriere uzas la forviŝitajn formojn en patosa-morala simbolaro, dume tio estas ĉe Vaszary nur etoselemento formanta la atmosferon. Cirkaŭ 1904 la secesia-linia karaktero iom post iom ĉesas, kaj li karakterizas la spacajn situaciojn per tono. Sur la bildoj ne estas homogenaj surfacoj, preskaű ĉiu detalo ondas laŭ la vastaj, emociaj penikotiroj. La objektaj elementoj fariĝas pli akcentitaj kaj baldaú malaperas la malluma baza tono. De 1907 sur la impresionismaj bildoj de Vaszary ekaras la nuancoriĉaj elementoj, formoj de la varia, multkolora mondó. Ne la akcentita homa esenco jam gravas, sed la amaso de la maigrandetaj elementoj, la unueca moviĝo. En la traktata periodo de Vaszary (1900— 1907) — precipe se ni komparas ĝin kun la verkoj de la 1920—1930-aj jaroj — estas okulfrapa la pli intensa ligiteco al la socia realajo, la vidmaniero estas pli hungareca. En siaj grandburĝaj bildoj la modernan, rafinitan monduman elegantecon li kunfandas kun tiu rustika, pli pasia stilaro, kiu estas priskriba trajto de la hungara realaĵo. Liaj verkoj radias la hungaran spiriton strebentan al la burĝa emancipiĝo en la jaroj de la jarcentturniĝo. Lia burĝa mondkoncepto estas bazita sur la longhistoria humanisma, burĝa tradicio de Eúropo. La grandburĝa vivformo determinis ankaŭ liajn spiritajn rilatojn. Konsiderante la tutan vivoverkon de Vaszary, ni povas konstati ke sia sinretenemo helpis lin fariĝi majstro de la elegantaj formoj, kiu per sia liberalismo reprezentis humanisman ideon el la 19-a jarcento. Tiu abstrakta belecoideo en Hungario de la jarcentturniĝo ankoraŭ sufiĉis por esprimi la burĝan konscion, sed jam malmultis por alvoki la atenton pri la danĝero de la proksimiĝanta mondmilito. Ankaŭ la analizita periodo 1900—1907 montras tiun duvizaĝecon, la sincerajn manifestiĝon de ekstreme talenta, bonvola artisto en pli kaj pli maistabila mondó.