Somogyi Múzeumok Közleményei 7. (1985)

Együd Árpád: Vikár Béla nyomában

156 ÁRPÁD EGYÜD: SUR LA SPUROJ DE BÉLA VIKÁR „ ... Car ni notu al ni en la kapó: nacio vi­vas ne nur pere de sia lingvo. Gi vivas... pere siaj kantoj, dancoj, kutimoj, mitoj. Se ni pre­teratentas nur unusolan el tiuj, tiam ni mal­kompletigas la integrecon de la nacia ekzis­to ... " — skribis Béla Vikár en 1896, espri­mante tiel la bazan penson, kiun la redaktoroj de Magyarság Néprajza (Etnografio de Hunga­raro) vortumis kiel tezon nur post duón jar­cento: la popolvivo estas bone konturita, ko­hera, nedisigeble unueca integraĵo, kiu alie ol ankaŭ Vikár opinias pri ĝi — estas sensenca. Béla Vikár — ĉefe en departemento Somogy — estas konata unuavice kiel pionira esplo­ranto kaj nelacigebla kolektanto de la hunga­raj popolkantoj kaj — muziko en Hungario. Sed jam ankaŭ la ĉi-supra citaĵo konjektigas, ke Vikár estis folkloristo kun moderna kon­cepto, kiu pensis pri la popolvivo kiel pri in­tegraĵo. Li estis esploranto, kiu vidis klare, ke la — kiel eble plej kompieta — konservado de la objektokulturo por la nacia estonto estas egalranga kun la folklora kolektolaboro. Ankaŭ kiel folkloristo li multe antaŭiĝis al sia epoko, kaj ni povas lin plenrajte konsideri kiel instruantan majstron de Bartók kaj Ko­dály, gigantoj de la hungara kaj Europa mu­ziKarto. En la kolektado de la indikoj li opiniis neforlaseble grava la kiel eble plej plenan kompletigon de la variantaro, antaŭdirante jam ĉe la jarcent-turniĝo, ke ĝia kulturhistoria va­loro — laŭ direkta proporcio kun ĝia kvanto — povos nur plu kreski. Instigante la regist­radon de la aűtentika teksto kaj ĝian prezen­tadon kuné kun la melodio, li verdire kreis ĝis nun validan Eŭropan normon. Li rigardis baze grava la aplikadon de la teknikaj iloj (fonográfo, projekciilo de diapo­zitivoj) — plej modernaj en Ha epoko — en sia ĉiutaga laboro elirante ĉiam el la praktika utilo, kaj ne citante ĉiam la ekonomiajn konsi­deradojn. Kiel sciencisto kaj kolektanto same, li atri­buis signifon al la akcentado de la interscienca eco de la sciencotereno praktikata de li. Per ĉiuj Haj cititaj principoj li preventis problemojn ĝis nun ne eksvalidiĝintajn. (Kiom bone estus, se ankaŭ ni povus labori por la plua evoluigo de nia fakó almenaŭ per la proksimumaj ebloj de Vikár! ...) Senŝanĝe prokrastiĝas la eldono de la gran­dega Vikár-heredajo, kiu povus renkonti gran­dan intereson precipe en departemento So­mogy kaj en Sud-Transdanubio; tamen dum la pasintaj dek jaroj ni vane pledadis por la heredaĵo kun Imre Olsvai, Imre Katona kaj multaj aliaj. La dua parto de la studo prezentas variaĵojn de la kantoj kolektitaj de Vikár en la pH frua periodo, respektive ĝi strebas publiki plurajn utilajn informojn kaj konsilojn pri Ha siatempa indikokolekta metodo tiel, ke la enketitoj — ĉefe Lidi Pöttendi el vilaĝo Hetes — párolás pri Vikár. Evidentiĝas tiel ankaŭ certaj sia­tempaj malĝustaĵoj pri Haj kolektovojoj. Fine de la studo estas prezentataj variaĵoj — kvazaŭ irante sur la spuroj de Vikár por pruvi lián teorion: „valoras la laboron de la rikoltado" tiu ĉi diligenta kolektado.

Next

/
Oldalképek
Tartalom