Somogyi Múzeumok Közleményei 5. (1982)

Magyar Kálmán: A somogyi XIV-XV. századi mezővárosi fejlődés történetéről

90 MAGYAR KÁLMÁN Ŝajnas, ke la sistemo de agrikulturaj urboj en departemento Somogy en la XV-a jarcento kon­centriĝis okcidente apud la sukcenvojo kaj apud la romia-mezepoka^ vojlinio el la direkto de la malnova Zalavár. Ci tie ĉirkaŭ Segesd povis kontaktiĝi unu kun la alia 14 agrikulturaj ur­boj malpli ol 30 km-ojn proksime. En kvin ka­zoj ekzistas inter la agrikulturaj urboj rekta najbara kontakto kaj komuna ĉirkauaĵo. Tion ni spertas ĉe Tapsony —Szenyér, Zákány—Szent­pál, Segesd —Nagyatád, Szigetvér—Pata kaj Igal—Somogyszil. En la evoluo de agrikulturaj urboj en depar­temento Somogy ni konsideras ekstreme grava la privilegion de Szenyér en 1489, en kiu rolas, ke oni rajtas aranĝi liberajn foirojn tie (do en la agrikultura urbo) kun la samaj privilegioj, kiujn ĝuas la libera j kaj la agrikulturaj urboj. En ĝi aperas la esprimo, ke oni certigas la libe­ran trafikon por ĉiuj komercistoj, eksterlanda­noj kaj vojaĝantoj, kiuj volas veni kun siaj va­roj. La arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke tiuj ko­mercistoj kaj vendistoj vere alvenis en Somogy. Ekzemple en Kötcse—Poca, situanta 10 km-ojn sude de Balatonszárszó en la Sud-Balatona re­giono, estas elfosita bovleto farita de hungara potisto per evoluinta tekniko; la motivo de ĝia sigelo similas al tiuj de la glasoj de Szombathely en Okcidenta Transdanubio. Ĝiaj glazuraj va­riantoj retroviĝis en la tavolo de korto apud la kapelo de Buda. Ilia solvo estas generale parenca al la blank- kaj flavglazuraj pecoj faritaj de la potistoj en Buda en la dua duono de la XV-a jarcento. Tio signifas, ke la varoj de la hunga­raj potistoj alvenis ĉi tie pere de la komerca trafiko. Samtempe laŭ la pecoj retrovitaj en la ĉir­kaŭaĵo de agrikultura urbo Kőröshegy, en Szán­tód, en Nagycsepely, en Karád kaj en agrikultu­ra urbo Somogyvár en departemento Somogy ni povas sekvi la pluan, no van vojon de la cera­mikaĵkomerco de Vieno kaj Linz, kiuj ĝis tiam plejparte uzis la akvovojon de Danubo. Ni povis difini la vojlinion de alveno en la XIV—XV-aj jarcentoj, kiu estis verŝajne la milita kaj ko­merca vojo Buda—Székesfehérvár—Kőröshegy —Somogyvár, respektive ĝia disbranĉiĝo al Nagycsepely—Karád. Sed tre verŝajnas ankaŭ la vojlinio Győr-rodo Szántód—(Kőröshegy)— Nagycsepely—Karád—Somogy vár. Fin-fine la alvenintaj eksterlandaj kaj hunga­ra j sigelitaj, multekostaj ceramikajoj, la orna­mitaj pokaloj kaj hanapoj el Okcidenta Transda­nubio kaj el la ĉirkaŭaĵo de Szombathely — kiuj estis vendataj pere de komercistoj el longaj dis­tancoj vojaĝantaj ankaŭ sur la jus difinitaj vo­joj en la XIV— XV-aj jarcentoj — pruvas plu­rajn gravajn aferojn pri la mezepoka urboevo­luo en departemento Somogy. Unuflanke ili alu­das al la evoluintaj gusto kaj pretendoj de la pli riĉaj servutuloj kaj kamparanaj civitanoj de Szántód—Zamárdi (Kőröshegy)—Kötcse—Nagy­csepely—Karád—Somogyvár, sed generale pri tiuj de la vilaĝoj kaj agrikulturaj urboj de re­gionoj Suda Balatono kaj Somogy. Aliflanke ili pruvas, ke la loĝantoj ankaŭ de tiu regono inten­se, kvankam nerekte aliĝis al la tutlanda, long­distanca kaj tiel al la aűstra: Viena kaj Linz-a komerco en la XIV—XV-aj jarcentoj.

Next

/
Oldalképek
Tartalom