Somogyi Múzeumok Közleményei 5. (1982)
Költő László: Avar kori bronztárgyak röntgenemissziós analízise
68 KÖLTŐ LÁSZLÓ LÁSZLÓ KÖLTŐ: RENTGENEMISIA ANALIZO DE HAVAREPOKAJ BRONZAJ OBJEKTOJ La analiza metodo, priskribita en la studo (la energiodispersa rentgenemisia analizo — RE A), teorie estas taŭga por analizi ĉiuj metalajn objektojn. Tamen eblas analizi per ĝi ankaŭ ceramikaĵojn, vitreskajn materialojn (perlojn, glazurojn), farbojn. La analizojn ni plenumis en la Atomkernoesplora Institute de Hungara Scienca Akademio, Debrecen, plejparte ĉe havarepokaj bronzaj Objekte j. Kuné kalkulante la materialojn el la havára, romia, pra- kaj mezepokoj, ni faris 1498 mezurojn ĉe entute 983 arkeologiaj trovaĵoj. Estas unu el la plej gravaj rezultoj de la ĝis nun plej grandnombra analizado de havarepokaj trovaĵoj, ke ni sukcesis ellabori la arkeologian rutinan aplikadon de REA kaj ni solvis la kvantecan, samtempan difinon de sep elementoj (Cu, Pb, Ag, Sn, Sb, Fe, Zn). Nia mezurilo estis Si/Li rentgenspektrometro konstruita en ATOMKI, kiun ni kuplis al multkanala analizatoro ICA—70 produktita de KFKI kaj al etkomputilo TP AI. Kiel induktoron ni uzis ringoforme lokigitan izotópon I—125 kun intenseco 10 mCi, kiu per fotonemisio kun duoniĝtempo de 60,2 tagoj malkomponiĝas je teluro. (Te). La analizátora sistemo kun la aplikita radioaktiva izotopo estas uzebla ĉe elementoj kun atomnumeroj pli grandaj ol 15. La submetaĵo de la fontoinduktoro estis el fero kun titana (Ti) kolimatilo kun diametro de 5 mm-oj, kiu kapablas liveri informojn pri ĉ. 7 mm-ojn diametra areo kaj ĉ. 0,1 mm-on larĝa tavolo de la analizata objekto. Kun mezurtempo de 100 sekundoj ni registris 512-kanalajn spektrojn. Por analizi ni uzis la rentgenliniojn FeKa, CuKa, ZnKa, PbL/?, AgKa, AuLß kaj SnKa, SbKa. La purigon de la analizotaj objektosurfacoj ni solvis per grajnoŝutado. La prilaboro de la datumoj okazis per la komputilo R—10 en la Pezkemio-industria Esplorinstituto Veszprém. Ni uzis unuflanke histogramojn de la laŭprocenta dividiĝo de la opaj komponantaj elementoj, aliflanke la t. n. dendrogramojn de la klasteranaliza metodo. Por plifaciligi la komputilan prilaboron kaj pro arkeologiaj vidpunktoj ni faris la analizadon en du bazaj paŝoj. En la unua grado okazis la interna komparo de la opaj tombejoj, respektive de la opaj regionoj. En la dua grado ni laŭfunkcie grupigis, kaj aparte esploris la fanditajn kaj bronzlamenajn zonoapartenaĵojn, respektive la juvelojn. La tiel formitajn grupojn ni komparis ankaŭ unu al la alia. Per la analizo de la tegitaj bronzaj muldaĵoj de la havarepokaj zongarnituroj pruviĝis, ke oni aplikis krom la orizado nur stanizadon sur la grifo-sarmentornamaj bronzmuldaĵoj. Ni trovas argentan tegajon nur sur la lamenaj garnituroj, ankaŭ tie nur la plene kovritaj forĝaĵoj kaj la rimenfinajoj estis arĝentizitaj, la rimenplektaĵojn imitantaj inkrustaĵoj estis elformitaj per stanizado. Per la aplikado de klasteranalizo ni faris provon esplori tombejojn laŭ la konsisto el kemiaj elementoj. Ni spertis, ke eblas kun tre bona probableco konstati la internajn interligojn en la opaj tombejoj. La analizado de tombe j о sur kampó Győr — téglavető (Győr-brikfarejo) pruvis, ke la entombigoj en la opaj periodoj komenciĝis verŝajne preskaŭ samtempe en pluraj antaŭe asignitaj grupoj. Ni pro vis kompari la di versa jn tombejojn laŭ oftecaj histogramoj kaj dendrogramoj. Laŭ la rezultoj de tiu komparo ni supozas, ke ne unusola metiejo provizis per zonmuldajoj la tutan havaran imperion, sed verŝajne funkciis pluraj, eble pli grandajn regionojn priservantaj, metiejoj. Komparante la nitojn de la zonmuldajoj ni sukcesis demonstri, ke la diverskonsistaj muldajoj de la opaj zongarnituroj estis samtempe surmuntitaj. La metodo ebligas, ke ni disigu la nesamtempe almuntitajn aŭ dubajn pecojn de la opaj zongarnituroj. Ni trovis, ke la proporcio de la elementoj en la alojo de la juveloj kaj en tiu de la zongarnituroj estis malsamaj, ni konsekvencas, ke ili estis faritaj el malsamaj materialoj kaj per malsamaj teknologioj. Laŭ niaj rezultoj la ĝisnuna komparo de la romi- kaj havarepokaj bronzajoj permesas la konkludon, ke en la praktiko de la havaraj juvelistoj eĉ sur la iama areo de Panonio ne estis ĝenerala la remuldado de la romia j bronzajoj. En la futuro ni intencas vastigi la programon de mezurado en du direkte j. Unuflanke ni alprenas por analizi la objektojn ankaŭ de aliaj epokoj, aliflanke ni deziras realigi en Hungario la rentgenemisian analizmetodon en rutina esplorado de ceteraj metaloj, ceramikaĵoj, vitreskaj objektoj kaj farboj.