Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Nemes Takách László: Kelet-ázsiai lakkművek kémiai, technikai jellemzői és rastaurálásuk problémái
KELET-ÁZSIAI LAKKMŰVEK KÉMIAI, TECHNIKAI JELLEMZŐI ÉS RESTAURÁLÁSUK PROBLÉMÁI 169 LÁSZLÓ N. TAKÁCH: KEMIAJ, TEKNIKAJ KARAKTERIZAJOJ DE ORIENT-AZIAJ LAKARTAJOJ KAJ LA PROBLEMOJ DE ILIA RENOVIGO Diferencige disde la simple lakitaj objektoj, ni nomas lakartaĵoj tiujn objektojn, dum kies preparo la surfaco de la materialo uzata kiel „kerino" estas kovrata en tavolsistemo, per pluraj tavoloj de lakoj miksitaj kun diversaj aidonaj materialoj. Inter la lakartaĵoj produktitaj en Orient—Azio kaj en aliaj geografiaj regionoj estas signifaj diferencoj laŭ la bazmaterialo de la lakó kaj ankaŭ laŭ la tekniko de la preparo. Sur la teritorioj de Cinio, Japanio, Hindoĉinio, Hindio kaj Persio per spiiado de 8—10 arbospecioj estas akirebla tiu rezineska suko, el kiu estas produktebla lakó. La kavlito de la suko tre diferencas laŭ la specio, individuo, geográfia loko kaj jarsezono. La mastika, solidiĝanta suko supozeble estis uzata komence kiel giuo. En la III. jc. a.K. laŭ la atesto de ĉinaj tombtrovaĵoj jam ékzistis la lakmetio. Dum la posta logdaŭra prospero de tiu ornam-industrio estis kovritaj per lakaritajoj la surfacoj de konstruajoj, pontoj, pordegoj kaj estis ŝirmitaj-ornamitaj milcelaj kaj milmetode Uzitaj objektoj de la skribilujoj ĝis la necesaĵoj de te-ocereomanioj, de la teleroj ĝis la fumgarnituroj, de la kombiloj ĝis la armiloj. Vere bonkvalita lako estas produktebla el la suko de la lakarbo Rhus Vernicifera D.C. La materialo solidiĝanta sub aero formas veterorezistan, kontraŭkorodan ŝirmtegaĵon, kiu certigas eminentan protektadon ankaŭ kontraű la insektoj kaj fungomalsanoj. La lakoj produktitaj el ĝi estas elaste solidaj, rezistas al malvarmaj, koncentritaj acidoj, estas en akvo kaj alkoholo nesolveblaj. La ôefa komponanto de Rhus Vernicifera estas la uruŝi-oleo, miksaĵo de 3-substituitaj katekoloj kaj de saturitaj kaj nesaturitaj alefinĉenoj de 15 karbonatomoj. La suko estas en oleo latekso de tipo akvo-en-oleo. En la akvoglutoj dispersitaj en la materialo troviĝas solvaĵoj de polisaharidoj solveblaj en akvo. Determine gravas en la suko la ĉeesrto de unuspeca kreskaĵa enzimo ,,Rhus laccase". Dum la prilaboro la trafiltrita suko purigita de la mekanikaj malpuraĵoj estis verŝita en platajn pladojn kaj estis dum kelkaj horoj kirlita kaj fluigita per lignaj bastonetoj. Dume la suko utiligante la 0 2-on de la aero pro la kataliza ĉeesto de enzimo laccase polimeriĝas, la katekolo oksidiĝas je konvena kinono, formas parte dimerojn, parte alkonstruiĝas kiel ligandumo de la oligomer-ĉenoj, dume supozeble dehidras la nesaturitajn ôenojn kaj transformiĝas en pirokatekinojn. Per la pligrandiĝo de la ĉenoj kreskas la eblo de spacretiĝo. En la polimeriĝo kaj en la spacretiĝo supozeble gravan rolón havas ankaŭ la polisaharidoj, sed ties kemiaj procezoj nés estas ankoraŭ unusence malkovritaj. El la arbosuko dum la prilaboro estas produktita antaŭpolimeraĵo, kies karaktero estas plibonigita per aldonaj materialo j, kaj el tio estas per diversaj kolormaterialoj produktitaj maisamaj pentroiakoj. La lakartaĵoj estis preparitaj en metiejoj kun malseka aero; oni atendis 1—2 monatojn generale pro la sekiĝ-spacretiĝo. Antau la nova lakado la solidaj tavoloj estis zorgeme poluritaj. ïies celo estis la asprigado de la surfaco. La bazo de meze bonkvalita lakartaĵo konsistas el 35—40 tavoloj. Ilian strukturen déterminas la kerno-materiaio, sur kiu baziĝas la iakartaĵo, kaj la speco de ia ornamo. La fakartikoloj verkitaj ordinäre el arthistoriaj vidpunktoj, nomas pli ol cent diversajn lakartaĵo-teknikojn. Sed ties pli granda parto ricevis la nomon laù la nomo de la majstro, laŭ la figurita motivo aŭ laŭ iu adaptita materialospeco. El teknologia vidpunkto estas distingeblaj cirkaŭ 60 tekniko j, kaj du trionoj diferencas ne laŭ la strukture, sed laŭ la speciale formita surfaco (ekzemple ora-brune au ŝtalblue brilanta nigra faceto). Ekde 1972 mi okupiĝas pri eksperimenta reproduktado de lakartaĵaj tekniko j kaj pri renovigo de lakartaĵoj. Laŭ miaj spertoj la difektiĝo de la lakartaĵoj estas la sekvo ipreskaŭ senesoepte de la malĝusta deponado, niatzorge-ma manipulado. La vezikiĝo simila al tiu de la plakitaj mebloj, la rompiĝo kaj deiĝo de la lakartaĵo de sur la kerno-materialo, kaj ŝoviĝo unu sur la alian tegoimaniere, estas kaŭzita ordinäre de la prosekeca ŝrumpado aŭ deformiĝo de la kerno-materialo. (La ideala temperature estas 20 °C ĉe 50— 60%-a relativa vaporenhavo.) La kerno-materialo de malgrandaj objektoj estas ĝis iu grado reŝveligebla en vaporkamero. Samtempe ankaű la lako perdas el sia rigideco. (La seka lako povas absorbi 1%-on da akvo.) La deiĝinta lakartaĵo estas fiksebla ĉ. ĉe 70 °C sur la surfaco de la kerno per helpo de gluo injektita celkonvene inter disiĝintajn tavolojn, kaj per elektra lutilo konata el la pentraĵrenovigo. Rezulte de multa j eksperimentoj montriĝis pie je konvena glumaterialo la mieldensa solvaĵo de polivinil-alkoholo. La ampleksigo de la mankhavaj surfacoj de la difektita lakartajo estas dezirinda unuavice pro statika j kialoj. Sur ĉi tiu tereno ne estas permesate preteratentii ankaŭ la karakterizaĵojn de la távola strukture krom la kemiaj, fizikaj ecoj de la materialo. Aplikante la originalan teknologion, per proksimuma certigo de la tavolnombro, el sintezaj oleolakoj estas formebla kompletigaĵo de simila j fizikaj trajtoj (varmodilato), kiu estas