Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)

Szíjártó István: A szülőföld képe Gyergyai Albert munkásságában.

184 SZÍJÁRTÓ ISTVÁN ISTVÁN SZIJÁRTÖ: LA NASKOLOKO EN LA VERKARO DE ALBERT GYERGYAI La verkisto kun vastaj scioj, literaturhistoriis­to, studento de Eötvös Collegium, poste profeso­ro tie, ekde 1950 ĝis sia pensiiĝo profesoro de la franca literaturo en la Budapeŝta Universitato, por la fakuloj kaj kleraj legantoj-samtempuloj tute ĝis la lasta jardeko estis konata unuavice pro siaj eminentaj eseoj, literaturhistoriaj studoj kaj artaj tradukajoj de La Fontaine, Montaigne, Villon, Balzac, Flaubert, Proust. Li ricevis tri fojojn premion Baumgarten, en 1937 la francán ordenon de „Honora Legio". En 1970 Ŝtatan Pre­mion, en 1971 li ricevis la Diamantan Diplomon de la universitato, kaj okaze de lia 80. naskiĝ­tago la ordenon "Por Socialisma Hungario". Post la pensiiĝo li komencis verki sian biográfián trilogion da ramanoj (Miaj patrino kaj vilaĝo — 1971; De la vilaĝo ĝis la urbo — 1979; kaj pres­kaŭ ĝismorte li laboris pri la 3. volumo ankoraű manuskripta: De la urbo ĝis la mondo). Post la grandsukcesaj ese- kaj studvolumoj (Klasikuloj — 1962; Samtempuloj — 1965; En la ombro de Nyugat (Okcidento) — 1968; Malfrua rikoltó — 1975) li aperigis kolektajon de originalaj kaj tra­dukitaj poemoj (Inter aŭtuno kaj vintro — 1974). Li verkis porinfanajn poemojn (Dorottya en Vi­segrád — 1975), redàiktis kaj parte tradukis la eminentan francán esearon Preĝo sur Akropolo kaj verkis al ĝi enkondukan studon (1977). Li planis ekde sia junaĝo skribi monografion pri Racine, kaj kvankam dum pluraj jardekoj tute ĝis la lastaj semajnoj li verkis per grandega filológia aparato la libron pri Flaubert, ne povis ĝin plene finvefki. Sed И finpreparis en hoŝpi­tala malsanula lito la 3-an volumon Guermentes de la grava Proust-verko Spure de forpasinta tempo (H tradukis la volumojn Swann en 2937, En ombro dé burĝonaj knabinoj en 1939). Li res­tis f nia samtempulo, en la XX. jarcento estimata nesfboro de la artospeco eseo kaj la hungara tra­dukarto. Li heredigis al ni riĉan verkaron. La detala konatiĝo kun lia vivovojo, melkaŝo de la sekretoj de lia homeco povas riêigi nin ĉiujn. Li revenis 88-jara somere de 1981 definitive al Nagybajom, en la teron de la naskiĝvilaĝo. Albert Gyergyai (Szegő-Schlesinger) naskiĝis la 20an de januaro 1893 en Nagybajom en de­partemento Somogy. La patro, instruisto en la loka hebrea konfesia lerne j о certigis zorgan edu­kon al sia sepa filo, kiu jam frue interesiĝis pri la libroj kaj fremdaj lingvoj. Al la ĉefurbo li ve­nis el la altgimnazio de Kaposvár. Dum sia lasta vivjardeko laŭ la instigo de Endre Illés li verkis la biográfiajn romanojn analizitajn en la jena studo; — aű kiel li préfère nomis ilin: románajn aŭtobiografiajn skribaĵojn. Li estis verkisto kro­ĉiĝanta al sia naskotero per kortuŝa amo, kaj re­venanta tien ĉiam kun ĝojo. La vilaĝo estis por li la unua vivoplená homa komunumo, kiun li vidis ĉiam per la okulaj de sia patrino, ekamis ĝin kuné kun ŝi. La baza eto­so de la biográfiaj romanoj estas sopiro al la ko­munumo poreterne malaperanta, al la ordo, pa­co, kvieto de la világaj kutimoj de la jarcent­ŝanĝo. La verkaro de Gyergyai atentigas nin ankaŭ pri tio, ke niaj pedagogio, publicista agado, artoj ofte lasas sen atento tiun moralan sferon, kiu pleje gravas el la vidpunkto de la ĉiutaga vivo kaj disvolviĝo de la personeco.

Next

/
Oldalképek
Tartalom