Bálint Ferenc: A Békés megyei munkás eszperantó mozgalom válogatott dokumentumai 1925–1934. Elektitaj dokumentoj de laborista esperantista movado en departamento Békés 1925–1934 - Forráskiadványok a Békés Megyei Levéltárból 3. (Gyula, 1969)
Antauparolo
ANTAŬPAROLO La Bekes-departementa Komitato de la Hungara Esperanto-Asocio elkore salutas la malnovajn kaj hodiaŭajn hatalantojn kaj membrojn de la movado en la departemento-Bekes, kaj la gastojn de la Somera Esperanto-Universitato kaj la amikojn de la pacmovado. Per la publikado de tiu ĉi eldoneĴD nia celo estas konatigi la luktoplenan pasintecon de la Bekes-departementa Esperanto-movado. Ni cita s samepokajn dokumentojn, kiuj atestas pri la grava rolo de Esperanto en la laborista movado de nia regiono nomata Viharsarok (Ŝ.ormangulo). Tiuj ĉi dokumentoj aŭ:entike pruvas, ke en la departemento Bekes elform.ĝis tia unueco inter la nelegitima komunista movado kaj Esperanto-movado, kiu landskale — (ank&ŭ laŭ la konstatado de la policinstancoj de la Horthy-reĝ.mo) — estis elstara. Inter la jaroj 1920—30 esti laborista esperantisto signifis ne nursimplan lingvolernadon, sed ankaŭ politikan lecionon, surprenante ĉ.ujn konsekvencojn. La funkciadon de niaj grupoj departementaj akompanis konstanta ĝenado kaj persekutado fare de la policinstancoj. Tamen enradikiĝls kaj evoluis la esperantista laborista movado, ĉir la partoprenintojn, kiujn forte ligis la proletara internacionalismo al la movado, kaj kiuj helpe de la lingvo kreis vastasferajn internaciajn kontaktojn, ilin ne povis ektimigi. Nia eldonaĵo volus instigi la junan generacion, ke ili pluportu kaj evoluigu tiujn tradiciojn, pri kiu parolas la dokumentoj c\ tie publikataj. Tiu ĉi kompilsĵĵ estas kompletigado ankaŭ al la malkovro de la historio de laboristmovado en Viharsarok. Ni konscias, ke la publikataj dokumentoj grandparte montras la esperantistan laboristan movadon tra la okulvitro de la iamaj instancoj, malpli raportas pri ĝlaj interna vivo, ĉmtagoj. Oni devas kolekti la rememorojn de la tiamaj partoprenintoj en la movado pri tio, kio estas la sekvanta tasko de la esplorado. Bedaŭrinde, nia materialo ne povos esti pli detala eĉ kune kun la mal-