Somogyi Múzeumok Közleményei 8. (1987)

Molnár Ágnes: Somogy megye néprajzi kutatása az Ethnográfia évfolyamainak tükrében

154 MOLNÁR AGNES ÁGNES MOLNÁR: LA ETNOGRÁFIA ESPLORO DE DEPARTEMENTO SOMOGY EN LA SPEGULO DE LA JARKOLEKTOJ DE ETHNOGRAPHIA Ethnographia estas la unusola, regule ape­ranta revuo de la hungara etnografio. Pro la interesiĝno pri la etnografio en la jaro 1899 fondiĝis la Hungara Etnográfia Societo, en kies eldono aperis la unua nomero de Ethnographia en 1890. La revua tute ĝis nun spegulas la ĉefajn esplordirektojn, celojn kaj rezulrojn de la hun­gara etnografio. Sur ĝiaj paĝoj publikigis siajn studojn ĉiam la plej elstaraj esploristoj. En la jaroj ĉirkaŭ la fondo, la hungara in­telektularo intense okupiĝis pri la demando de la deveno de la hungararo. Konekse kun ĝi la etnografistoj komencis esplori la t.n. prame­tiojn (fiŝkaptado, paŝtado) por povi dedukti la praan kultron de la hungararo el la spertitaj kaj kolektitaj fenomenoj. Poste konfrontante la atingitajn rezultojn kun la kulturo de la supozite parencaj popoloj ili strebis elmontri kongruajojn. Tiun saman célon servis ankaű la lingvistikaj esploroj en la 1890-aj jaroj. Tiu ĉi intenco determinis la ĉefajn temelektojn de la ungara etnografio tute ĝis la 1920-aj jaroj. La elstaraj esploristoj de tiu periodo estis Já­nos Jankó, Antal Hermann, Bernát Munkácsi kaj Lajos Katona, kiuj komence eĉ redaktis la revuon Ethnographia kaj aperigis siajn studojn en la revuo. En la fruaj nomeroj le Ethnog­raphia multis la priskriboj kaj notoj, malmul­tis la disertaĵoj kaj studoj. De la fino de la 1890-aj jaroj aperis laűte­maj numeroj pri história etnografio, priobjek­ta etnografio, popollegendoj kaj popolkutimoj. La periodo inter la jaroj 1890 kaj 1930 estis la tempo de la granda indikokolektado por la hungara etnografio. Gi népre devis antaŭi la unuajn resumajn laborojn kapablajnje ĝenera­ligo. Tia verko estis „Magyarság Néprajza" (,Etnografio de Hungararo') aperinta komence de la 1930-aj jaroj, kiu estas sintezo de la ĝis­tiamaj rezultoj de la hungara etnografio. Tiam naskiĝis verko vére unika kaj ĝis nun malha­vebla. En la 1930-aj jaroj aperis en la fokuso la demandoj pri la deveno de la loĝdomo kaj la esplorado de la bestobredado, kiuj montras la esplorajn interesiĝojn de la du redaktoroj Ist­ván Györffy kaj László Madarassy. La indi­kojn kolektitaj n sur la tereno de folkloro unue provis sistemigi Zsigmond Szendrey. En 1940 la redaktadon transprenis Béla Gunda. Dum lia redaktoreco aperis en Ethnographia la unuaj verkoj de la Okcident-Eŭropaj aŭtoroj. Tiel ankaŭ la hungaraj esploristoj havis eblon elrigardi al la laboroj farataj en Eűropo kaj konatiĝi kun la tieaj rezultoj. En 1944 la labo­ron daŭrigis Edit Fél, ŝi helpis la naskiĝon de societnografiaj studoj. La bazajn ŝanĝojn en la hungara socio post la dua mondmilito devis re­gistri ankaű la hungaraj etnografoj. Pro tio ili komencis esplori la socialisman transformiĝon de la vilaĝoj, la intensan ŝanĝiĝon de la tradi­cioj kaj la laboristan folklóron. En la 1950-aj jaroj ekhavis elánon la esplorado de la agrar­historio, kaj tiutempe aperis ankaű la unuaj muzeologiaj artikoloj. Ekde tiam pligrandiĝis la nombro de la teoriaj publikaĵoj. En la las­taj jaroj pH kaj pli da ampleksaj studoj rice­vis lókon en Ethnographia anstataű la antaűaj laborajoj prezentantaj nur rezultopartojn. Aperis jam leűtemaj numeroj kaj ankaű tiuj pri la vivlaboro de iuj grandaj esploristoj. Ekde sia ekesto Ethnographia daűre publi­kigis informojn pri literaturajoj recenzojn pri fakaj libroj, krome ĝi sciigis ankaű pri la per­sonaj novajoj de la Etnográfia Societo. La rezultoj de la etnográfia esploro en de­partemento Somogy ankaű nuntempe estas daűre aperigitaj sur la paĝoj de Ethnographia. La plej multaj artikoloj pri Somogy estas pub­likigitaj sur la tereno de la popolkutimoj, pos­te la temaro de ekonomio, popolkostumoj kaj popola ornamarto estis pleje esplorata. En la periodo 1890—1905 la popolkutimoj, post 1920 la popolpoezio kaj popolkostumoj estas ofte pritraktataj en la materialoj el de­partmento Somogy. Ekde la 1960-aj jaroj la agrikulturo, loĝloko, ekde la 1970-aj jaroj la konstruado kaj loĝejkulturo okupis la esploris­tojn de la departemento. Per tiu ĉi studo ni lanĉas la Repertorion de Somogy.

Next

/
Thumbnails
Contents