Somogyi Múzeumok Közleményei 7. (1985)

Géger Melinda: Vaszary János 1896-1907 között alkotott művei a Somogyi Képtárban

172 CÉGÉR MELINDA идей. Они определяли и духовные аспекты буржу­азного образа жизни. Говоря же в целом о творчестве Васари, его сдержанность сделала художника мастером эле­гантных форм, либерализм которого являлся нас­ледием гуманистических идей XIX века. В Венгрии на рубеже столетия этот абстрактный идеал кра­соты был достаточен для выражения нового бур­La vivoverko de János Vaszary, naskita en Kaposvár, estas plenumita en la komencaj jar­dekoj de la 20-a jarcento, en la kirliĝanta, aku­ŝoplena periodo de la pikturo en Hungario. Vaszary estis la formokrea majstro de la se­cesiaj artoj en Hungario. Inter 1900 kaj 1910 li kiel junulo debutis en gravaj eksterlandaj ekspozicioj — ĉefe Haj secesiaj teksaĵplanoj, industriartaj verkoj kaj murtapiŝoj rikoltis grandan sukceson ekzemple en Parizo (1900), Torino (1902) kaj Milano (1906). En Hungario per sia pentroarto li aliĝis inter la unuaj al la aplikantoj de la rezultoj de la modernaj ok­cidentaj artoj fine de la 19-a jarcento — sen perdi sian speciale hungarkarakteran sente­mon. Preskaú paralele estas observeblaj en lia laboro la stilmarkoj impresionismaj, postimp­resionismaj, ekspresionismaj, eĉ kelkfoje ku­bismaj. Nia studo okupiĝas pri la frua periodo de la vivoverko, pri la postimpresionisma, poste pri la impresionisma epoko de la Vaszary-ver­karo — unuavice laŭ la verkoj posedataj de la Pinakoteko de Somogy. Pro iliaj laŭtemaj karakterizaĵoj ni nomas ilin serio de grand­burĝaj bildoj. Tiel ni disapartigas ilin disde la realismeskaj kamparanaj ĝenroj, kiujn la ar­tisto pentris samtempe, paralele kun la grand­burĝaj bildoj. Laŭ la analizoj povas evidentiĝi, ke Vaszary pli intense interesiĝas pri tiu lasta, „burĝa" temaro — lia inklino ekestis sur la bazo de la moderna burĝa vidmaniero de la 20-a jarcen­to. En la jardekoj ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo dis­vastiĝis pli large en Hungario la sentema, eks­citita kaj sensaca kulturo de la urbanismo. La rezultojn de tiu nova, burĝa naturpercepto utiligis la pentristoj — inter ili ankaű Vaszary — reprezentantaj la progreseman hungaran intelektularon, kaj dume ankaű la ekzemploj жуазного самосознания, но недостаточен для того, чтобы привлечь внимание к опасности приближаю­щейся мировой войны. И анализируемый период 1900—1907 годов отражает эту двойственность, откровенность чрезвычайно талантливого и добро­намеренного жудожника во все более нестабиль­ном мире. de la francaj impresionismo kaj naturalismo influis ilian artismon. En la arto Vaszary tiun fruan, junaĝan se­cesian-simbolisman bildkreadon, ekestintan surbaze de la burĝa mondkoncepto, ekde la 1900-aj jaroj definitive ŝanĝas materialisma perceptomaniero bazita sur iuspeca sensivo. Li ha vis ankaŭ pli frue verkoj n faritajn laŭ si­mila percepto, sed tiujn li pentris paralele kun siaj simbolismaj bildoj aludantaj pri malrek­taj, kaŝitaj kontaktoj. Poste jam la tutan vi­voverkon baze influas tiu materiisma sentemo. Gia ĉafa karakterizaĵo estas iuspeca intensega jesado de la vivo — tio estas kunligebla kun la etmetiista-kamparana deveno de Vaszary. Malracia penetra elemento de tiu ĉi avida vi­voĝojo estas la magia materialismo, la ado­rado de la naturo kaj materio devenantaj el la nova impresionisma kaj naturalisma natur­koncepto. Cirkaŭ 1905 Vaszary ha vis iniciatojn en la direkto de la formomodelado de ekspre­sionismo — kiel logika daŭrigo de la antaŭa periodo. Tiam liajn bildojn plenigas intensa flirtado kaj eksplodema energio. Dum vojaĝo tra Hispanio lian atenton altiris la komuna efiko de la koloroj, linioj kaj edroj. La malg­randaj skizoj faritaj dum la studvojaĝo, kaj ankaŭ la toloj pentritaj post la hejmenveno, kelkfoje memorigas ankaŭ pri la bildoj de Goya. Tarnen, spite al ĉio ĉi fine Vaszary en 1907 restas firme ĉe la pli piaca kaj varia impresionismo anstataŭ la formado per eksp­resivaj fortoj. Ties kaŭzo estas lia beleco-ide­alo bazita sur la liberalismo. Li neniam povis liberiĝi disde sia formoklasicismo, lia troa ligi­ĝo al la sensuala bela vidaĵo ĉiam baris lin entrepreni persiste la subjektivecon de la esp­rimo kaj la konsekvence disharmoniajn for­mojn. Tiel li en 1907 jam evidente haltis en la malkovro de la aŭdacaj, novaj vojoj de la pentroarto de la 20-a jarcento. MELINDA GEGER: LA VERKOJ DE JÁNOS VASZARY, KREITAJ INTER 1896—1907, EN LA PINAKOTEKO DE SOMOGY

Next

/
Thumbnails
Contents