Somogyi Múzeumok Közleményei 5. (1982)
Magyar Kálmán: A somogyi XIV-XV. századi mezővárosi fejlődés történetéről
A SOMOGYI XIV-XV. SZÁZADI MEZŐVÁROSI FEJLŐDÉS TÖRTÉNETÉRŐL 89 KÁLMÁN MAGYAR: PRI LA HISTORIC) DE LA EVOLUO DE AGRIKULTURAJ URBOJ EN LA XIV—XV-AJ JARCENTOJ EN DEPARTEMENTO SOMOGY En la studo ni sukcesis difini el la epoko de dinastio Árpád ses fruajn foirlokojn, kiuj estis nomataj per la künmeto : tagnomo -f- loko. En la XIV-а jarcento ĉiu havis paroĥon; ili estas laüvice: Kedhely (Kéthely) ('Mardoloko'), tri Szerdahely ('Merkredolokoj'), Csütörtökhely ('Ĵaŭdoloko') kaj Péntekhely ('Vendredoloko'). Ilin ĉiujn generale karakterizis, ke ili estiĝis proksime de gravaj vojoj kaj transpasejoj. Ekzemple Péntekhely ce la milita vojo apud Látrány ĉe Sud-Balatono, Kedhely apud la vojo al Marcali, Szerdahely (Kaposszerdahely) ĉe la vojnodo en la sud-orienta parto de Kaposvár, Csütörtökhely kaj la alia. Szerdahely sude de (Nagy)Atád apud la vojo laŭ rivereto Rinya. En la epoko Árpád estis foirloko Merenye en departemento Somogy. La hungara reĝo Ladislao la Kvara donacis al la episkopo de Veszprém la rajton establi ĉi tie akcizoficejon. Tiun loĝlokon eĉ fine de la XV-a jarcento mencias la fontoj kiel Vásáros-Merenye ('Merenye kun foiro'). Tarnen ĝi ne fariĝis agrikultura urbo, simile al vilaĝo Bonny a, kiu en 1490 havis rajton organizi tutlandajn foirojn. El la foirlokoj de epoko Árpád Kéthely, Kedhely — kvankam ili atingas certan evolunivelon — restas posedaĵoj (possessio) kun fortikaĵo. Kaposszerdahely sola évoluas plu en la XIV —XV-aj jarcento j agrikultura urbo de familio Dersfi. Krom ili departemento Somogy havis en la epoko Árpád reĝan kaj reginán urbojn Somogyvár kaj Segesd, kiuj estiĝis ĉe du vojnodoj kaj poste fariĝis agrikulturaj urboj. Urbo Somogyvár de la XI-а jarcento — tenante la rajton pri reĝa patronado — ĝis la komenco de la XV-a jarcento estis bieno de eklezia (abata) feŭda sinjoro. Fine de la XIV-а jarcento ĝi havis jam seriozan jurán organizon de agrikultura urbo, propran konsilion kaj certan liberecon de agrikultura urbo. De la komenco de la XV-a jarcento la urbon posedis familioj Marcali kaj Báthori, ĝia vin- kaj vinber-komerco komence de la XVI-a jarcento — ankaŭ pro la fakto, ke la komercaj vojoj ŝoviĝis pli suden — falis kaj velkis. La bien-centro Segesd havis de la epoko Árpád civitajn rajtojn, poste privilegion de regina agrikultura urbo, sekve ĝi posedis evolukapablan organizon kaj imunecon de agrikultura urbo. De la komenco de la XV-a jarcento — simile al Somogy vár — transiris en magnatajn manojn de Marcali-Báthori. Ĝi rolis kiel agrikultura urbo de grava sekulara bien-centro en la XV— XVI-aj jarcentoj, poste kiel rezideja urbo de turka distrikto dum la turka regado ĝis 1690. La agrikultur-urban rajton, la imunecon de Segesd ricevis en 1405 Csurgó, bicncentro de Jerusalema kavalira ordeno Sankta Johanos, poste tiu de perjelejo de Vrána, konata kiel "oppidum seu villa". Same en ekleziaj manoj ëvoluis agrikultura urbo Igal, Bélavár kaj Komár en là XV-a jarcento bieno de la monaĥinoj sur Insulo de Kunikloj (nun Insulo Margit), respektive tiuj de la kánoni karoj en Fejérvár kaj Óbuda. En la studo ni difinis unue la agrikulturajn urbojn de 11 plejparte magnataj biencentroj en la XIV— XV-aj jarcentoj : Kálmáncsa, Lábod, Babócsa, Kőrösegy, Marcali, Zákány, Szigetvár, Pata, Kaposszerdahély, Segesd kaj Somogyvár. Poste ni vicigis al ili Szentpál kaj Mesztegnyő, Hedrehely kaj Hetes, ekskludánte Bonnya, TÜr, Szakácsi, Andocs, Valkó kaj la biencentrojn Szob, Lak, Berzence kaj Barcs. Fine ni alprenis karakterizájn formáciojn de la agrikultur-urba evoluo en la XV-a jarcento: Atád, Tapsony kaj Szenyér. Tiel — alkalkulante ankaú Szil — la rezulto estis 23 agrikulturaj urboj en departemento Somogy en la XV-a jarcento. El la 23 agrikulturaj urboj de la XV-a jarcento (ne kalkulante la tri ekleziajn bienojn kaj Szil) 10 apartenas al la familio Marcali-Báthori. Meze de la jarcento familio Anthimi de Tapsony akiras tri: Sziget, Tapsony kaj Szenyér. Inter 1463—1482 povis esti en la manoj de familio Thuz de Lak — kuné kun Hetes — tri. La aliaj, familio Török de Enying havis unu (Sziget), familio j de Tamás, Hédervár kaj Újlak same unu (Hedrehely), familio Batthyány posedis Nagyatád, familio Kanizsai havis Szentpál, familio Szerdahelyi-Dersfi posedis Szerdahely kaj en la posedo de familio Szerecsen estis Mesztegnyő. El 23 estis 4 aű 5 "solo-lokoj", do ili ne estis biencentroj (Hetes, Szentpál, Szerdahely, Szil, Mesztegnyő (?) kaj eble Somogy vár). Samtempe eblas observi, ke la agrikulturaj urboj homogene dense situis proporcie proksime unu de la alia laŭ la linioj Marcali—Mesztegnyő— Tapsony—Szenyér— Segesd kaj en okcidenta direkto Csurgó—Zákány. Tiu ĉeno sudokcidente de Segesd ankaŭ en la linio (Nagy)Atád—Lábod—Kálmáncsa—Sziget estas same proporcia, tarnen eble la distancoj estis pli longa j. Iuj distancoj ankau de la linio Kálmáncsa— Babócsa—Bélavár—Csurgó estas konsidereblaj proporciaj. Pli malproksime sur la vojo el Szigetvár estas atingeblaj unue Hedrehely, poste pli malproksime Kaposszerdahély. 30—30 kmojn norde de tiu ĉi lasta situas Hetes kaj Somogyvár. En la longa etapo de la Balaton-bordo ni trovas nur Kőröshegy, de kiu sude la plej proksima agrikultura urbo estas 30 km-ojn for Igal.