Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Laczkó András: Zichy Antal az országgyűléseken.
ZICHY ANTAL AZ ORSZÁGGYŰLÉSEKEN 215 ANDRÁS LACZKÓ: ANTAL ZICHY EN LA PARLAMENT*) Estis ia profunda pesimismo, bagateligemo al si mem kaj al sia laboro en Antal Zichy. Kiam por lia eminenta dramo Cromwell estis transdonataj al li la ormoneroj de premio Teleki en la Akademio, li rifuzis transpeni ilin aludante, ke li estas senmerita por ricevi ilin, kaj préfère ili estu donataj al iu, kiu verkäs pH bonan, belan kaj meritan ol li. Tiu malkontenteco al si mem akompanis lin dum la tuta vivo. En la testamento li konceptas kiel deziron, ke lia korpo estu metita sen ajna pompo apud la pli frue mortintajn amatajn familianojn. "Estu mia tombŝtono granita kolono talie rompita — li skribas — por simfooli mian surteran karieron komencitan per la plej bonaj intencoj, sed la celon maltraf itan." Kial tiu morna rezigno? La hodiaŭa leganto eble ne scias sufiĉe, ke lia vivovojo ekiranta el Somogy, kaj al ĝi eĉ poste multfoje kroĉita, tute ne takseblas sensukcesa. Kelkaj indikoj prilumigas tion. Fininte siajn juristajn studojn en Pest li estis jurpraktikisto apud Mór Szentkirályi, poste apud Pál Somssich, tie! И havis la plej noblajn instigojn por aliĝi en la reformepokaj politika j bataloj. Mór Szentkirályi estis en la asembleo 1843 korifeo de la opozicia partio, kaj labori apud li signifis, ke la juna jurpraktikisto ricevis gvidinforrnojn en tia senco. Post kelkaj jaroj en departemento Moson li estis elektita deputito, kaj ni spertas, ke li f akté aliĝis al la opozicia partio. Estas evidente, ke en 1848 li kiel deputito iris al Debrecen, sed tie li agadis jam kiel membro de la pacpartio, kaj verkadis por "Esti Lap" (Vespera Gazeto) redaktita de Mór Jókai. Post la falo de la liberbatalo en Világos, И devis restadi en Zala (en sia naskiĝvilaĝo — A. L.). Li aperas en la asembleo 1861 kiel deputito de elekta distrikto Tab. Kaj ekde tiam li kontribuis al la klarigo de publikjuraj demandoj per siaj ĉefartikoloj kaj ceteraj skribaĵoj, pamfletoj en Pesti Napló (Tagĵurnalo de Pest). Gravan reehon havis liaj artikoloj: Al la demando, Liberala konservativa politiko, Malampleksa ministerio kiel peranto. Ekde 1865 dum pluraj cikloj li estis membro de la ĉambro de deputitoj, poste li ricevis lokon en la senato. El lia parlamentana agado estas nun por ni interesaj liaj klopodoj eĉ la leĝartikolo n-ro XXXVIII. en 1868. Li prenis sur sin la taskon de la prezentado por povi ekspliki, kiel grave estas cretigi per tiu liberala leĝo la nacian progreson, en kiu la naciminoritatoj kaj la konfesioj ricevas konvenajn rajtojn. Li opiniis necesa la validigon de gvida rolo de la ŝtato per la rimedo de la ŝtata inspektado super la instruado. Li argumentis en sia parolo: "Nia unua hungara leĝo pri popolinstruado estas naskita ne de abstraktaj teorioj, sed de la praktikaj deziroj de la vivo, kaj ĝi estas kompromiso devenanta el la egaligo de du kontrastaj tendencoj reciprokaj cedoj. Unu flanko estis deziranta la lerne j on rigardi kiel submetitan kaj kompletigan instituton de la eklezio, la alia flanko kiel absolutan rimedon de la ŝtatpotenco, ambaŭ flankoj postulas la rajton havi ĝin, kaj tion apogas per fortaj argumentoj. La hungara leĝdonado serĉas inter la du ekstremaĵoj le mezan vojon kaj favore por la afero eĉ trovis ĝin. Subpremi la lernejojn de la konf esioj estus same granda eraro, kiel disponigi tiujn al ili senkondiĉe kaj sen ajna kontrolo. La bone organizita ŝtata inspektado instigas ilin je senĉesa vigleco, utila konkurso kaj progreso, samtempe morale devigas ankaŭ la ŝtaton montri verajn modelojn, kiuj kapablas elteni la kritikojn, kaj leviĝas al pli kaj pli altaj niveloj en la institutoj flegataj kaj funkciigitaj de ĝi." La studo klopodas montri la vojon Kondukantan al tiu starpunkto. Gi malkaŝas la fontojn de la opinioj de Antal Zichy, kaj montras, ke li kiel konsekvence klopodis realigi ilin. Gi prŭvas, ke kvankam multaj demandoj ne sukcesis solviĝi, tarnen lia dumviva verkaro méritas la atenton. La studo bazas sin sur la ĝis nun nepublikigitan materialon de la familia arkivo.