Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Honti Szilvia: Rézkori temetkezés Balatonbogláron
42 HONTI SZILVIA Entombigo : La entombigaj kutimoj observitaj ĉe la tombo, tiel ankaŭ la multopaj entombigoj, estas ĝeneralaj inter la sekeletaj entombigoj de Badena kulturo, en ĉi tiu kazo la mortintoj estis — eble krom la skeleto „A" — samtempe entombigitaj. Ankaŭ la ĉi tie spozita, kaj bedaŭrinde pro la difektiĝo de la tombo ekzakte ne difinebla parta entombigo ekzistis, tiel ekzemple entombigo de kranioj kaze de la tombo 1. en Loebersdorf. La apero de la skeleta rito estas iom surpriza: ja la urnotombejo en Fonyód estas nur 15 kmojn de ĉi tiu tombo, kaj ankaŭ la tempa diferenco inter la du entombigoj estas tute malgranda. Pro tio ne estas akceptebla la hipotezo de István Torma, ke inter la epoko — laŭ liadif ino : malfrua Bolerazia — karakterizita per la trovaĵoj de Fonyód— Pari— Tekovsky Hrádok kaj la horizonto nomita Cerveny Hrádok de V.Némejcová—Pacuková, la limon signas ankaŭ la ŝanĝo de la rito. Sed ni devas konsenti kun I. Torma, ke inter la Fonyód-tipaj trovaĵaroj kaj la Cerveny Hrádok-tipaj materialoj, eĉ malgraŭ la senrompa evoluo, estas la diferencoj pli grandaj — kaj tion spegulas ankaŭ la trovaĵaro en Boglárlelle, kiu estas pH juna ol tiu de Fonyód, do en la tempo al Cerveny Hrádok pli proksima — ol estus eble vieigi ilin al la sama tempoetapo, do al la pli fruna etapo de la klasika Badena kulturo. Sed la fortan similecon de la trovaĵmaterialoj de la ru entombigoj povas motivi ankaŭ la geográfia proksimeco, kaj tion povas pruvi nur pli novaj aŭtentikaj trovaĵoj d^teblaj laŭtempe inter ili kaj la pli frua klasika Badena kulturo, ĉefe pro tio, car en Hungario mankas la aŭtentikaj trovaĵoj de la pli lasta eppko. Same mankas provizore — eble nur ĝis la plena publikado de la tombej о Pilismarót— Basaharc — la trovaĵoj kunligantaj la grupon Boleraz al la Fonyód—Tekovsky Hrádok-tipaj trovaĵoj. Resumo : — La tombo en Boglárlelle havas skeletojn, okazis multopa entombigo, kun kupro-, konkokaj ŝtonperlo aldonaĵo, kadre de la kulturo la plej frŭa prezentiĝo de la rito kaj tiutipaj aldonaĵoj. — Laŭ la ceramikaj trovaĵoj ĝi apartenas al Fonyód—Tekovsky —Hrádok-tipaj trovaĵoj de Badena kulturo, ĝi estas datöbla inter la 2. fazo de la Boleraza grupo kaj la pli frua Badena kulturo. — La rilaton de la tiutipaj trovaĵoj al la pli frua (Boleraza) respektive al la junaj etapoj (do al la pli frua klasika Badena kulturo) de Badena kulturo povos definitive difini pluaj aŭtentikaj trovaĵoj.