Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Andrássy Antal: Felderítő és információs jelentések a Kmety hadosztálynál 1849 nyarán.
FELDERÍTŐ ÉS INFORMÁCIÓS JELENTÉSEK A KMETY HADOSZTÁLYNÁL 1849 NYARÁN 241 ANTAL ANDRÁSSY: ESPLORAJ KAJ INFORMAJ RAPORTOJ CE LA DIVÍZIÓ KMETY, SOMERE DE 1849 Kolonelo György Kmety estis unu el la plej elstaraj komandantoj de la hungara burĝa ribelo, liberbatalo en 1848—49. Li estis junie de 1849 generalmajoro, komandanto de divizio, respektive korpusestro. Li naskiĝis novembre de 1813 en vilaĝo Pokorágy (nun en Slovakio). Kmety frue orfiĝinta, post la fino de la lerne jaj studoj soldatiĝis. La junulo ellerninta konscie la soldatajn konojn, estis kadeto en Aŭstrio, poste, ekde majo de 1840 ce la ricevo de subleŭtenanta rángó li fariĝis adjutanto de brigadestro en Székesfehérvár, en 1848 li avancis leűtenanto, soldatservis en Vieno kaj en Italio. Li estis somere de 1848 adjutanto de kolonelo Melczer, kiu estis poste nomumita ŝtatsekretario pri la hungaraj militaferoj, Kmety estis direktita al Óbecse, kun kompanio, kontraŭ la serbaj ribeluloj. Li fariĝis baldaŭ kapitano, kaj oktobre de 1848 majoro en la patrujdefendanta bataliono n-ro 23. en Győr. En la korpuso partenanta al la komando de Artúr Görgey li distingiĝas fine de la jaro, kiam li kun sia bataliono eskortis la brigádon dum la retiriĝo. Januáré 1849 И estis nomumita sublokolonelo kaj brigadestro. Gi transformiĝis poste divizio kaj somerfine korpuso. Tiutempe la brigado de Kmety konsistis e la patrujdefendaj kompanio j n-roj 10, 23 kaj 45, el du klasoj de Vilhelmo-, el unu kompanio de Hunyadi-husaroj, el kavaleria kaj el infanteria baterioj. En la NordHungaria retiriĝo komandita de Görgey, dum la konkero de la ministurboj, la brigado de Kmety formis la armeocentron. Meze de januaro de ĉefkomandejo estis en Besztercebánya, kiun okupis Kmety kun siaj soldatoj. La 23-an de januaro dum la retiriĝo al Szepesség, li disiĝis post Igló ĉe Kronpach de la ĉefarmeo, ĉar li ricevis la taskon okupi la intermonton Bélai. Tie li venkis la maiamikaron, kaj per tio kaj per la venko ĉe Branyiszkó, la vojo al Kassa kaj al Eperjes estis malfermita por la patrujdefendanta armeo. Pro la ofcupo de intermonto Bélai, li estis nomumita kolonelo februáré de 1849, poste Ha brigado estis nomumita divizio. Ekde Kassa ĝis la baitalo en Kápolna, ĝis la 26—27-a de februaro, la tempo pasis per la kompletigo, organizado de la subordonitaj unuoj, per la ekzercigo de la rekrutoj, respektive per la plenumo de la retiriĝo laŭ la miii'tplano, kaj de la marŝplano. Görgey kun la 7-a korpuso alvenis malf rue en Kápolna al la batalo, ellaborita kaj komandita de la ĉefkomandanto vicgeneralo Dembinski. La templimon de la surbataleja aliĝo Kmety ricevis apenaŭ unu horon antaŭe kaj li evidente malfruis kun sia divizio. Kiam li memdecide ofenzivis, li estis réordonna, kaj pro tio li perdis ankaŭ la kaptitan imperiestran baterion. Li estis fidelulo de sia komandanto en la konfliktoj Görgey—Dembinski kaj Görgey—Kossuth. Ankaŭ en la oficira "konspiro" en Tiszafüred li estis apud Görgey, sed li estis, kiu persistis por la persona partopreno de Kossuth en la milita konsilio. Komence de aprilo li partoprenas kun sia divizio la printempan militiron. Li distingiĝis ĉefe en batalo ce Isaszeg (6. aprilo 1849.). Poste dum kelkaj sema j no j li staciis ĉirkaŭ Vác kaj tie li ekzercigis sian unuon. Ekde la 4-a de majo li partoprenis la sieĝon de Buda, lia divizio postenis ce Viziváros. Tie li denove elstaris per sia kuraĝo. La ofenzivon de la 10-a batalione plurfoje li mem gvidis persone, perpiede. Bedaŭrinde tiam lia persona kuraĝo kaj la heroeco de la bataliono ne rezultis venkon ce la difinita sieĝetapo. La sieĝo finiĝis la 21-an de majo per komuna atako de ĉiuj sieĝanta unuoj. Kmety anikaŭ tiam persone estis inter la unuaj ce la konkero de pordego de Viziváros. Pro tio li ricevis la duaklasan ordenon pro heroeco, kaj lau. la komisio de Görgey li persone raportis en Debrecen pri la konkero de Buda. Poste li staciis kun sia divizio en Székesfehérvár, kie li fondis novan batalionon el rekrutoj. Fine de majo la divizio de Kmety konsistis el la brigadoj de Kmety konsistis el la brigadoj de Üchtritz kaj Pongrác. Baldaŭ estis difinita kiel taktika celo la areo Pápa, Marcal kaj Rába. La 13-an de junio 1849 li venkis ĉe Csorna la imperiestran generálon Wyss. La loko, la surtrata batalo postulis la esceptan kuraĝon, kiŭ karakterizis Kmety kaj ankaŭ liajn brigadestrojn. La akra milksbatalo finiĝis per la venko de la hungaroj. Ili plenumis eksterordinare malfacilan bajonetatakon ĉe la tombe j о de Csorna. En la surtrataj bataloj falis ankaŭ mem la aŭstra generáló Wyss. Post la venko la registaro avancigis Kmety generalmajoro, kaj lia divizio formis la maldekstran álon de la patrudefendanta armeo. Poste li staciis kun sia altunuo en Tét kaj Marcaltő. Bedaŭrinde pro la gvideraroj de la ĉefkomandantaro lia divizio estis tranĉita disde la 7-a korpuso kaj li dum mallonga tempo, ekde la monatfino agis memstare, ĝis li ne esiis komandita sub la ĉefkomandecon de Vetter kaj Guyon. Tiam, komence de julio Kmety spertis eĉ persone la konflikton inter la politikaj kaj militaj estroj. Li estimis plu sian iaman ĉefkomandanton Görgey, samtempe li vidis, ke la sensencaj militaj ordonoj de la politikaj estroj minacas la unuecon de la armeo. Kiam li transiris Danubon ĉe Paks kaj iris al la suda armeo, li povis sperti ĉion ĉi. Kmety eniris Pétervárad, kie post preskaŭ dusemajna restado li volis ce