Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)
Mészáros Balázs: Bél Mátyás hagyatéka.
BÉL MÁTYÁS HAGYATÉKA 197 BALÁZS MÉSZÁROS: POSTLASITA HERÉD A JO DE MÁTYÁS BÉL Post la malvenko ĉe Mohács Hungario — disiĝinta je du, poste je tri partoj — fariĝas scene jo de daŭraj militoj. La materialaj kaj spiritaj verkoj de duonjarmilo preskaŭ tute pereas, ĉefe sur la sudaj teritorioj. La popolkonsuman efikon de la turkaj bataloj kompletigas la ŝtormaj jardekoj de la kurucaj militoj. Nur post ili povis la vivo rekomenciĝi sur la frakasitaj, sovaĝiĝintaj regionoj. Inter la opaj teritorioj montrigas nature gravaj diferencoj en la popoldenseco, materiala kulturo kaj ankaŭ en ĉiuj ceteraj kampoj. Inter ili realiĝas ne nur egaliĝo, sed •— dum tre mallonga tempo — ĉiurilate radikalaj ŝanĝiĝoj. En la 18a jarcento la demografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj procezoj rezultas profundan metamorfozon, elformiĝon de tute nova landaspekto. La analizado de certaj procezoj daŭrantaj ĝis hodiaŭ, la esplorado de história elformiĝo de opaj fenomenoj regvidas ĝis ci tiu epoko la senĉese pligraviĝantan nuntempan patrujesploron, por kiu la postlasita heredaĵo de Mátyás Bél ofertas eminentan fontmaterialon ankoraŭ plejparte neelkspluatitan. Mátyás Bél — kiun ankoraŭ en lia vivo elektis sia membro la Akademio de Sciencoj en Berlino, Olmiitz, Londono, Jena, Petrogrado — estis karakteriza kaj grandefika personeco de sia jarcento. En lia verkaro estas bone apartigeblaj la pedagógiaj, lingvistikaj, históriaj fontmalkovraj kaj — esploraj verkoj, la fundamentado de la hungara geografio, la pionira kulturado de la priskribaj etnografio kaj ekonomiko, la teológia teória agado. Sur ĉiuj ĉi fakterenoj malkaŝi, analize diskonigi kaj pritrakti liajn verkojn, prilabori lian biografion laŭ la modernaj sciencaj postuloj estas tasko por aro da fakmonografioj. La jena studaĵo strebas inventarii la plej gravaj n tezojn de tiu obsède multfaceta spirita heredaĵo — ne per la postulo de komplekseco, nur por orientiĝi. Estas kiom ajn signifa, kion Mátyás Bél kreis en sia pedagógia aŭ filológia agado, li verkis neanstaŭigeble daŭran tarnen sur la terenoj de la historio kaj geografio. La sciencan Valoron de lia verkaro plej parte certigas, ke li ĉiam strebis apogi sin al malkovro de originaj fontoj, al senpera ekkono, al kontrolitaj, fidindaj indikoj. Posedante zorgeme koléktitajn kaj ejektitajn indikojn, li celis plenumi universalan — en klasika senco : komplöksan — historian, geográfián, ökonómián kaj etnográfián priskribon. En la volumoj de Ha ĉefverko "Notitia Hungáriáé Novae Historica Geographica Divisa" montrigas sŭrprize moderna konoepto pri la interefiko de la regiono, ĉirkaŭaĵo, historio kaj la homo. La verko, kies prepariĝon antaŭis enorma indikokolekta laboro plenumita per ekstrema zorgemo, fine post dekjara laboro estis éldonpreta. Entute aperis nur kvar volumoj. La unua en 1735, la dua kaj la tria en 1736 kaj la kvara en 1742. Nur ĉirkaŭ triono de la materialo "Notitia" aperis presite en la amplekso de entute 2693 paĝoj. La pli granda parto de la verko, ĉirkaŭ 10 mil folioj reistis manuskripto. El la manuskripta materialo grafo Jenő Zichy aperigis en 1892 ankoraŭ la priskribon de departemento Mosón en amplekso de 71 paĝoj kaj entute en 100 ekzempleroj. Tiu eldonaĵo estas kutime menciita kiel la 5. volumo de "Notitia". Kiel sciate, la plimulton de siaj verkoj Bél skribis latine, en la tiutempa lingvo de la sciencoj, kaj nur ilia pli malgranda kvoto aperis presite. Krom la gramatikoj kaj kelkaj lernolibroj ili ne aperis en nova eldono kaj f ariĝis preskaŭ nealireblaj libroraraĵoj . Ni konas liajn eldonitajn verkojn tre malmulte kaj lian manuskriptan heredaĵon preskaŭ tute ne. Kadre de la jena studaĵo ni strebis sekvi la sorton de tiu ĉi heredaĵo depost lia morto en 1749 ĝis niaj tagoj. Ce la fino de la studaĵo la bibliografi-karaktera konigo celas servi la pluan esploron, la malkovran laboron kaj la pli bonan ekkonon. Gi dispartiĝas jene: — Presitaj verkoj de Mátyás Bél. — Krestomatioj, fragmente j el liaj verkoj, eldonitaj en la hungara lingvo. — Hungarlingvaj komunikaĵoj pri Mátyás Bél. — Manuskriptoj de Mátyás Bél en la manuskripto^kolektaĵo de la Hungarlanda Biblioteko "Széchenyi". — Liaj manuskriptoj deponitaj en la Kolektaĵo "Batthyány" de la Katedrala Biblioteko en Esztergom.