Somogyi Múzeumok Közleményei 4. ( 1981)

Marton Klára: Egy Csökölyből származó polgári szűr restaurálása

154 MARTON KLÁRA KLÁRA MARTON: RENOVIGO DE BURGA DRAPOPELTO EL CSÖKÖLY La artikolo temas pri la renovigo de burĝa drapopelto el Csököly, trovebla en la Etnográfia Kolektaĵo do Muzeo Rippl-Rónai en Kaposvár sub la inventara numero 11 514. La renovigo de la tre malbonŝtata, far tineoj forte tramanĝita, eluziĝinta, ampleksajn mankojn havanta artob­jekto okazis kiel ekzamenlaboro de Teksaĵreno­viga kaj konservista Fakkurso. Post la ĝenerala informado pri la drapopelto, la unua parto de la studajo prezentas mallongan trarigardon pri la historio de la drapopelto. Gi traktas la supozitan devenon de la hungaraj peltoj. Estas analizita la signifo de vorto pelto („szűr"), kaj la disvastiĝo de tiu supera vestaĵo en Hungario. Gi konigas la preparon de la ma­terialo por drapopelto. Temas pri la fasonado de la drapopelto, kiel estis tondita la pelto el la drapovolvaĵo. Estas mallonge konigataj la ĉefaj ornamelementoj de la drapopelto, la koloroj uzataj ĉe la brodado kaj la pli proksima regiono de la bunta drapopelto, kies du ĉefaj centroj estis Somogy kaj regiono Bakony. En la alia parto, en la priskribo de la artob­jekto estas konigataj la ornamoj de la opaj partoj, karakterizantaj la burĝajn dropopeltojn kaj la nomo de la opaj partoj. Gi raportas pri la fizikaj, kemiaj kaj mikroskopaj analizoj kaj pri ties rezultoj necesaj por difini la grupojn de la fibrohavaj materialoj. La aŭtoro analizas metodojn de kudrado kaj brodado, kaj la karakterizaĵojn de la opaj stébo­tipoj. Post la priskribo de la stato de la artob­jekto antaŭ la renovigo estas détale pritraktita, kiu teksaĵrenoviga tekniko estis aplikata por ripari la opajn mankojn, kiel estis tio plenumita, kaj kiuj helpaj kaj aldonaj materialoj estis utili­gitaj dum la laboro. Fine estas prezentitaj gvidinformoj pri la de­pone jaj kaj dumliveraj cirkonstancoj idealaj por la artobjekto.

Next

/
Thumbnails
Contents