Bálint Ferenc: A Békés megyei munkás eszperantó mozgalom válogatott dokumentumai 1925–1934. Elektitaj dokumentoj de laborista esperantista movado en departamento Békés 1925–1934 - Forráskiadványok a Békés Megyei Levéltárból 3. (Gyula, 1969)

Antauparolo

kovro de la disponeblaj dokumentaĵoj kolektotaj, ĉar la grandvalora dokumentmaterialo de la Hungaria Esperantista Societo Laborista tute neniiĝis sekve de la instanca likvidado en 1934. Post la liberiĝo de la lando la Esperanto-movado reviviĝis la unua en la departemento Bekes. En aŭgusto de 1946 oni aranĝis la I-an Landan Konferencon de la Esperanto-rondoj en Oroshaza. La evoluon de la departementa Esperanto-movado atestas la Somera Esperanto— Universitato en Gyula (funkcianta de la jaro 1963) kiu estas ararĝata ĉiujare kun partopreno de multnombraj eksterlandanoj kaj kiun ankaŭ la kongresa biblioteko en Washington registris, kiel internacian, gravan kunvenon. Dum la Somera Esperanto—Universitato ni konigasla rezul­tojn de la produkta laboro, klereco kaj kulturo de nia liberiĝlnta popolo. Je la nomo de nia Komitato mi esprimas dankon al arkivisto s-ro Ferenc Balint, kiu per diligenta laboro kolektis kaj pretigis je preso la materialon de la eldonsĵo. — Ni devas diri dankon al la Plenuma Ko­mitato de la Bekes-departementa Konsilantaro pro la akcelo de la eldono de la volumo. Ni ekirigas la volumon, en la espero, ke per ĝi ni servas la valorajn tradiciojn de la Esperanto-movado, la amikecon inter la popoloj, la komprenon kaj la aferon de la produkta laboro. Oroshaza, la 4-an de aprilo, 1969. MIHALY DUMITRAS prezidanto de la Bekes departementa Komitato de la Hungara Esperanto-Asocio

Next

/
Thumbnails
Contents